Valentin Rose la Maljuna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valentin Rose la Juna
(1736-1771)
Germana apotekisto, metalurgiisto, kemiisto kaj Asistanto en la Medicina-Kirurgia Kolegio, en Berlino.
Germana apotekisto, metalurgiisto, kemiisto kaj Asistanto en la Medicina-Kirurgia Kolegio, en Berlino.
Persona informo
Naskiĝo 16-a de aŭgusto 1736
en Neuruppin, Germana Imperio
Morto 28-a de aprilo 1771
en Berlino, Germana Imperio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Medicina-Kirurgia Kolegio
Familio
Infanoj Valentin Rose la Juna vd
Profesio
Okupo kemiistoapotekisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Valentin Rose la Maljuna (1736-1771) estis germana apotekisto, metalurgiisto, kemiisto kaj Asistanto en la Medicina-Kirurgia Kolegio (1770), en Berlino. Tamen ekde tiam li ekmalsaniĝis pri tuberkulozo kaj ne sukcesis ekpreni la postenon. Li estis patro de Valentin Rose la Juna, kaj avo de Heinrich Rose kaj Gustav Rose.

Li estis lernanto kaj asistanto de Andreas Sigismund Marggraf, kies nevino iĝis pli malfrue edzino de Klaproth[1]. Martin Heinrich Klaproth, estante 27-jara, estis lia asistanto (ekde aprilo 1771), protektanto kaj mentoro de siaj filoj post sia morto. Interalie, kemio ŝuldas al Valentin Rose la malkovron de la "metalo de Rose", lutagento konsistanta je alojo de bismuto (50%), plumbo (25-28%) kaj stano (22-25%) facile fandebla sub 98°C.

Komencinte en 1761, li estis proprietulo de laboratorio pri farmacio en Berlino konata kiel "Zum Weißen Schwan" ("Apoteko de la Blanka Cigno"). Post lia morto liaj filoj estis edukitaj de Klaproth ĝis kiam Valentin Rose la Juna kreskis kaj ekdirektis la apotekon. Li ankaŭ estis avo de la filologo Valentin Rose (1829-1916) kaj de la kirurgo Edmund Rose (1836-1914). Antaŭ ol starigi sian propran apotekon, Valentin Rose estis vojaĝanta-apotekisto, kune kun Heinrich Hagen (1709–1772), en Königsberg.

Li estis estinta lernanto de la germana kuracisto Johann Heinrich Pott (1692-1777) en Berlino. Li vojaĝis al Nederlando kaj finfine starigis apotekon en Berlino inter 1761 kaj 1771.[2] Magdalene Rose, unu el la filinoj de Valentin Rose la Maljuna, edziniĝis al Sigismund Friedrich Hermbstaedt (1760-1833), en kies domo Eilhard Mitscherlich (1794-1863) konatiĝis kun Gustav Rose.[3] Kune kun Franz Karl Achard (1753-1821), Valentin Rose estis unu el la plej gravaj studantoj de Marggraf.

Postmorta verko[redakti | redakti fonton]

  • Abhandlung von der Vermischung einiger Metalle" ("Traktado pri la miksaĵo de kelkaj metaloj") 1772[4]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]