Spesmilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Spesmilo (Sm). monunuo en la internacia helpa monsistemo decimala, proponita en 1907 de René de Saussure kaj uzita antaŭ la Unua mondmilito de Esperantistoj, ĉefe de la Ĉekbanko Esperantista.

1 Spesmilo = 10 Spescentoj = 100 Spesdekoj = 1000 Spesoj. 1 Spesmilo estis egala al 0,733 gramoj aŭ 0,02356 francaj uncoj da pura oro, duondolaro, unu rublo, 2,50 svisaj frankoj ktp.

La radika unuo estis la speso. Ĝi estis tre malgranda por eviti onajn nombrojn (tamen, en junio de 2011, la supre nomita unuspesmila orkvanto kostis proksimume 36,4 usondolarojn, 30,5 svisajn frankojn, mil rublojn; kaj la 18-an de Septembro de 2011, 42,68 usondolarojn aŭ 37,37 svisajn frankojn aŭ 1303,77 rublojn)[1].

Vidu ankaŭ Esperantismo kaj mono.

Malveraj spesmilbiletoj povus esti uzataj en esperanta versio de la ludo Monopolo.

Spesmilsignoj

Spesmilsigno

La "Sm"-monogramo (emblemo) aspektas kiel majuskla «S», el kies malsupra «vosto» plufluas minuskla manskriba «m»; ambaŭ kutime kursivaj. (Pro kursivklino eblas misinterpreti ĝin kiel «mS».)

Uzata ĉefe bilde, en diversaj mondokumentoj; en flua teksto kutime kompostita per apartaj literoj «Sm»; uzo de la aparta signo malofta en flua teksto, verŝajne nur kiam tipografie ebla.

La monogramo en 2009 aldonotas al Unikodo kaj al la samenhava internacia normo ISO 10646 je la kodpunto 20B7. Se vi havas taŭgan tiparon, jen ĝi estas: «₷».

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri speso en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:

  • Citaĵo
     Fremda spesmilo estas sen utilo. 
  • Citaĵo
     Kiu speson ne tenas, tiu al spesmilo ne venas. 
  • Citaĵo
     Spesmilo superflua poŝon ne ŝiras. 

Referencoj

Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Spesmilo el la Enciklopedio de Esperanto.

  1. http://www.xe.com/ucc/convert.cgi?Amount=0.023566497234804&From=XAU&To=USD
  2. Lernu

Eksteraj ligiloj