Sporto en Armenio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En Armenio estas ludataj multaj sportludoj inter la plej menciindaj estas lukto, halterlevo, ĵudo, futbalo, ŝakludo kaj boksado.[1] . Armenio estas montara lando kaj adekvatas por kelkaj sportoj kiaj skiado kaj alpismo estu amase praktikataj. Malgraŭ ĝi ne havas marelirejon, la akvaj sportoj nur povas esti praktikataj en lagoj, ĉefe en la lago Sevan. Konkurence, Armenio sukcesas en halterlevo kaj lukto. Armenio estas aktiva partoprenanto en la internacia sportiva komunumo kiu plene apartenas al la Unuiĝo de Eŭropaj Futbal-Asocioj .

Tamen, Armenio estas monda potenco rilate al la ŝakludo. Dum la lasta Ŝak-Olimpiado celebrata en Torino, la vira teamo proklamiĝis ĉampiono kaj la ina atingis la sepan lokon.

Levon Aronian, Vladimir Akopian, Karen Asrian, Smbat Lputian, Gabriel Sargissian kaj Artashes Minasian formis la viran teamon. Lilit Mkrtchian, Elina Danielian, Nelli Aginian kaj Siranush Andriasian la inan. La teknika skipo estis formata de Arshak Petrosian kaj Tigran Nalbandian.

Referencoj[redakti | redakti fonton]