Saltu al enhavo

Stacidomo de Sibiu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stacidomo de Sibiu
fervoja stacidomo
Situo
Lando Rumanio Rumanio
Loko Piața 1 Decembrie 1918, Sibiu
Geografia situo 45° 48′ 0″ N, 24° 9′ 42″ O (mapo)45.800058224.1617734Koordinatoj: 45° 48′ 0″ N, 24° 9′ 42″ O (mapo)
Stacidomo de Sibiu (Rumanio)
Stacidomo de Sibiu (Rumanio)
DEC
Stacidomo de Sibiu
Situo de Stacidomo de Sibiu
Map
Stacidomo de Sibiu
Ecoj
Kajoj 3
Historio
Malfermo 1872
Administrado kaj utiligado
Trafikanto Căile Ferate Româned:Q795231
Kodo UIC 53574012
Linio
  • Căile Ferate Române Line 200

    Sibiu-Copșa Mică

    Agnita railway line (iama)
vdr

La ĉefa Stacidomo sibia (rumane Gara Sibiu, germane Hermannstadt Hauptbahnhof) troviĝas en Sibiu, Rumanio post la 1-decembro-1918-placo. Ĝi ekfunkciis en la 11.10.1872 kaj estas ne nur la plej granda sed ankaŭ la plej malnova stacio de la urbo.[1] Aliaj haltejoj proksimaj estas: Ateliere Zonă, gara Ocna Sibiului, gara Orlat, gara Turnișor, gara Sibiu hc., Sibiu triaĵ (por ranĝadoj).

Alveno de fervojo en la regionon sibian

[redakti | redakti fonton]

Dum la dua duono de la 19-a jarcento eksentiĝis la neceso konstrui fervojlinojn por havi rapidan konekson disde la sudo de Transilvanio kun la tiama ĉefurbo Budapeŝto. Ene de tiaj klopodoj estis petoj oficialaj fare de la Ĉambro komerca-industria de Brașov, kiu responsis ankaŭ por Sibiu (1855), sed ankaŭ fare de la politikaj organizoj de Sibiu mem (1867). Tiaj proponoj estis pridiskutataj fare de la hungarlanda ministerio pri komunikado ankoraŭ antaŭ la Aŭstra-hungara interkonsento de 1867.

En la jaro 1858 konstruitis la linio inter Arad kaj Szolnok. Financaj problemoj tamen prokrastis je kelkaj jaroj la komencon konstruan de la linio inter Arad kaj Alba Iulia kiu estu la unua transilvania linio fervoja. Observante la argumentojn ekonomiajn kaj statistikajn la komunikad-ministerio gvidata de grafo Imre Miko solene proklamis realigon de linion inter Sibiu kaj Alba Iulia tra Copșa Mică.[2]

En la 22.12.1868 la trafiko inter Arad kaj Alba Iulia ekis kun malfruo kelkjara pro financaj kaŭzoj.[3] Poste konstruitis la flanka linio disde Copșa Mică al Sibiu kiu inaŭguritis en la 11.10.1872; tiam ĵus finkonstruitis ankaŭ la halteja komplekso sibia. Laŭ la konstruplanaro de la municipo sibia de la jaro 1875 la antaŭe planita ejo ene de zono rektangula kun rizalitoj centraj kaj en la direkto de la urbo kaj de la trakoj.

Ĝis la fino de la 19-a jarcento aldonitis ankoraŭ aliaj linioj disde Sibiu:

  • La linio al Avrig, ekde la 13.9.1892[4] de kie fine estu ligiloj inter Sibiu kaj Brașov tra Făgăraș. Kaj pro financaj kialoj kaj pro malinterkonsentoj rilate la teknikajn problemojn realiĝo estis ne antaŭ la 6.11.1908.
  • La linio al Râmnicu Vâlcea, tra la Ruĝtura montpasejo trans la landlimo inter Hungarlando kaj la Reĝlando de Rumanio. Tio ekfunkciis en 1897.
  • La lino al Vințu de Jos ekde la 25.11.1897 kiu ebligis rektan veturon al Alba Iulia sen la kromvojo de 36 kilometroj tra Copșa Mică.

Modernigoj

[redakti | redakti fonton]

Kreskis enorme, post la ĝenerala pligrandigo de la reto fervoja en Transilvanio kaj la cirkuladebleco suden al la Reĝolandon Rumanio, kaj la nombro de la pasaĝeroj kaj la varokvanto transportotaj fervoje. La malnovaj ejoj iĝis vere malsufiĉe kapacitaj kaj ili ege bezonis pligrandiĝon por havigi i.a. novajn stokejojn.

En la pliefikig- kaj plibeligprogramo por la stacidomo kiu ellaboritis en la 13.12.1898 videblas alo flanka maldekstra kun rizalito kun akso en la direkto de la placo kun eta etendigo relaren. Samprojekte rimarkatas plano pri konstruo de alo flanka dekstra kun rizalito simetria aldone al la jam menciita maldekstra. Malkonatas la jaro kiam realiĝis la alo flanka dekstra: ĉiuokaze ĝi ankoraŭ aperas en urboplano datumanta el la jaro 1911. Centra zono malgranda, kiu legeblis en la ĉi supre menciita projekto por la loko ĉeenireja disde la 1.12.-placo, jam en 1905 estis finkonstruita. Ĉar tio en revuo tiutempa klare evidentiĝas.

Dum la Dua mondmilito la fervojstacia domo plifortikigitis kaj riparitis; krome alvenis domero kun teretaĝo antaŭ la ĉefa enirejo. De ambaŭ flankoj de la rizalito centra alfariĝis samtempe aldonitaĵoj malgrandaj nur teretaĝaj. Dum la 1950-aj jaroj originalaj lignaĵoj en la centra zono interna forigitis por krei halegon kun alteco de du etaĝoj.

La stacidomo rektangulan ejon kun etaĝo havas; centre estas rizalito kiu iomete spektas eksteren. Ĝi duobliĝas finfine per alia sen etaĝo supra kaj per du navoj flankaj kun rizalitoj pli spektantajn 1.12.-placen ol peronen. La centra halo tre alta estas, pro ke plafono kiu iam separis la du etaĝojn tiuloke demolitis. Pro daŭraj modernignecesoj ellaboritis fare de la arĥitekto Vasile Tabacu de la Projektoinstituto de la Rumaniaj ŝtataj fervojoj (CFR) ĉio necesa. Regiona komisiono pri la monumentprotektado de aĵoj en eosta Transilvanio rekomendis en la jaro 2004 forprenon de la parasitaj aldonitaĵoj teretaĝe - sed la restaŭrad-arĥitektoj ne observis tiun ĉi proponon. La fazo tia finiĝis en la 30.3.2008.[5]

Sinprezento ĝenerale

[redakti | redakti fonton]

La sibia ĉefstacidomo partoprenis la CFR-ĉeflinion nr 200 per kiu unuiĝas Distrikto Brașov kaj Distrikto Arad. Transveturis Sibion trajnoj de CFR kaj de Regiotrans. Antaŭstacidome estas belega romkatolika Kapelo Sankta Kruco. Surloke estis ĉe la komenco de la 13-a jarcento (ekstere de la ĉirkaŭfortikaĵo) dominikana konvento. En 1417 Peter Lantregen skulptis grandegan krucifikson kun Mario kaj Johano. En 1755 Martin Wankel von Seeburg komisiis la konstruon de kapelon por la artaĵo: de tiam ĝi estas pilgrimloko deklarite monumentprotektotaĵo en 1954. Longe polaj rifuĝintoj el Bukovino kaj Besarabio prizorgis ĝin.[6] En la unua etaĝo de la stacidomo troviĝas atendejo de unua klaso.

Jenas la du ĉefaj linioj (pli detale):

Krome ekzistas ankaŭ linioj ne li funkciantaj nome ĝis Cisnădie kaj la etŝpurlinio ĝis Agnita.

Disde Sibiu cirkulas trajnoj respektive vagonoj rektaj ĉiutage ĝis: Norda stacidomo de Bukareŝto, Brașov, Timișoara, Râmnicu Vâlcea, Craiova, Ploiești, Alba Iulia, Târgu Mureș, Mediaș, Sighișoara.

Du internaciaj vagonaroj ankaŭ ekzistas ĉiutagaj, ambaŭ ĝis Budapeŝto.

  1. Pri la stacidoma historio. Arkivita el la originalo je 2011-06-05. Alirita 2020-11-12.
  2. Alexandru Avram - "Studiu arhitectonico-istoric pentru Proiectul „reabilitarea stației de călători C.F.R. Sibiu, Piața 1 Decembrie“, ĉe "Studia Universitatis Cibiniensis. Series Historica" vol. V/2008 (Ed. Universității "Lucian Blaga" din Sibiu, 2008), p. 300
  3. Brockhaus' Konversationslexikon. F. A. Brockhaus in Leipzig, Berlin/Wien, 14-a eldono, 1894–1896; p. 946
  4. "Die Hermannstädter Chronik" ĉe www.roland-giesel.de
  5. Laura Cătuneanu - "Gara, undeva prin aprilie", ĉe "Monitorul de Sibiu", 31.3.2008.
  6. Bildoj de la interno kaj historio

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gara Sibiu en la rumana Vikipedio.