Saltu al enhavo

Stanisław Karczewski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stanisław Karczewski
Persona informo
Naskiĝo 14-an de novembro 1955 (1955-11-14) (70-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Medicina Universitato de Varsovio (–1981)
XLI Liceum Ogólnokształcące im. Joachima Lelewela w Warszawie (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Stanisław Karczewski
Okupo
Okupo politikisto
kirurgo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Stanisław Karczewski (naskiĝis la 14-an de novembro 1955 en Varsovio) estas pola politikisto, kirurgo. De 2005 senatano de la 6-a ĝis 9-a kadencoj, en la jaroj 2011–2015 li estis vicmarŝalo de Senato de la 8-a kadenco, de 2015 marŝalo de Senato de la 9-a kadenco.

En 1981 li finis studojn ĉe la Dua Kuracista Fakultato de Medicina Akademio en Varsovio, poste akiris specialiĝon de la dua grado pri ĝenerala kirurgio. De 1981 li estas engaĝita en regiona malsanulejo en Nowe Miasto nad Pilicą. Interalie li estis direktoro kaj poste sekciestro en sia profesio.

En la jaroj 1998–2002 li kunsidis en konsilio de la distrikto Grójec, kaj de 2002 ĝis 2005 estis konsiliano de Mazovia Sejmeto.

En parlamentaj balotoj al Sejmo en 2005 estis elektita senatano de la 6-a kadenco el la listo de Rajto kaj Justeco en Radom-regiono.

Distingoj

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]