Statuo de sankta Patriko (Karviná)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Statuo de sankta Patriko

Statuo de sankta Patriko en Karviná situas ĉe la preĝejo de Laŭdego de la Sankta Kruco en Fryštát. Kun la statuo de sankta Patriko en Dolní Lutyně tiuj estas nuraj du statuoj de sankta Patriko en la Ĉeĥa respubliko kaj Silezio.

Historio

La statuo estis fondita en la jaro 1749 pro la pieco de Niklas Taaffe, grafo de Carlingfort, kiu venis al Silezio en 1740 pro la persekutado de katolikoj en Irlando. Niklas Taaffe fariĝis posedanto de la bieno Fryštát.

Priskribo

La statuo estas farita el sabloŝtono, kaj bildigas la figuron de sanktulo en la kazublo de episkopo tenante la episkopan bastonon kaj la evangelion en sia maldekstra mano, kaj lia dekstra mano estas levita en la gesto je beno.

Eksteraj ligiloj