Stefan Starzyński

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Stefan Starzyński, pseŭdonomo Lew (Leono) (naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1893 en Varsovio, mortis la 17-an de oktobro 1943 en Baalberge apud Bernburg en filio de la germana koncentrejo KL Dachau) - pola oficiro, politikisto, ekonomikisto, publicisto, en la jaroj 1934-1935 urbestro de Varsovio kaj ties defendanto en 1939. En plebiscito gazet-radi-televida elektita "Varsoviano de la Jarcento".

Stefan Starzyński - fama urbestro de Varsovio

Infaneco kaj juneco

Naskiĝis en Varsovio ĉe la str. Dobra n-ro 33. Lia patrino estis instruistino de la franca lingvo, patro devenis de malriĉiĝinta nobelaro. Infanecon pasigis en Łowicz ĉe la Zduńska strato kaj che la domo en kiu li loĝis estas la memortabulo omaĝe al li. En tiea gimnazio en Łowicz partoprenis lernejan strikon en 1905, kolportis "Laboriston", pro kio estis arestita kaj malliberigita en varsovia citadelo. Finlernis en privata gimnazio je la nomo de E. Konopczyński en Varsovio (aktuale la 4-a Liceo Ĝeneralkleriga je la nomo de Adam Mickiewicz). Poste studis ekonomikon ĉe Wyższe Kursy Handlowe (Superaj Komercaj Kursoj; nun Szkoła Główna Handlowa (Ĉefa Komerca Lernejo). Socian sperton akiris kiel membro de Centra Asocio de Junularo Progres-Sendependa kaj apartenis al Unio Pafista de 1912, kie estis revu-redaktoro sub pseŭdonomo Lew (Leono).

Urbestreco de Varsovio

Bilanco de la 5-jara regado de Starzyński en Varsovio:

  • konstruo de pli ol cent miloj de loĝejoj kun infrastrukturo,
  • konstruo de 30 grandaj lernobjektoj kaj modernigo de malnovaj,
  • finkonstruo kaj redono al publika uzo de: Nacia Muzeo, Turista Domo, foirhalo en Żoliborz, malsanulejo je la nomo de Sinjora Transfiguriĝo, renovigo de la baroka palaco de Blank, rokoka palaco de Bruhl kaj Reĝa Arsenalo,
  • malkovro de mezepokaj remparoj,
  • fondo de muzeo en Varsovia Kastelo kaj de muzeo al Józef Piłsudski en klasikisma palaco Belveder
  • pretigo de konstruprojekto de la ponto je la nomo de Piłsudski kaj de metroo
  • modernigo de elirvojoj de la ĉefurbo kaj de sep malsanulejoj

La 27-an de julio 1939 verkis testamenton, en kiu propran artokolektaĵon destinis al Nacia Muzeo en Varsovio.

Defendo de Varsovio

Dum la pola defenda milito kontraŭ germana kaj sovetia agresoj post rifuzo plenumi ordonon de evakuo el Varsovio li ekfunkciis kiel civila komisaro apud Defenda Komandejo de Varsovio. Koncerne proponon forflugi de Varsovio per aviadilo sendita de Edward Rydz-Śmigły li respondis al generalo Juliusz Rómmel, komandanto pri defendo de la ĉefurbo: Tiel kiel vi dividas la sorton kun siaj soldatoj – tiel mi ankaŭ restos inter la siaj. Stefan Starzyński disvolvis reton de civila defendo de la ĉefurbo: Volontulaj Batalionoj de la Defendo de Varsovio, Laboristaj Batalionoj de la Defendo de la Ĉefurbo, Civitana Gardistaro, Bataliono de Laboro, Konsilantaro pri Defendo de la Ĉefurbo kaj Ĉefurba Komitato de Socia Interhelpo. Eminenta organizanto, subtenis la spiriton de la rezisto de la popolo per ardaj radiaj paroladoj. Konserviĝis surbendigaĵo, kiam li eldiris memorindajn vortojn: Mi volis ke Varsovio estu granda (…) kaj hodiaŭ mi vidas ĝin granda… La 24-an de septembro li estis distingita per Arĝenta Kruco de la Ordeno Virtuti Militari. Post kapitulaco de la urbo estis kunkreinto de la subtera administrado. Li kunlaboris kun la unua ĉefa komandanto de Servo al Venko de Pollando generalo Michał Tokarzewski-Karaszewicz. Arestita de germanoj la 27-an de oktobro 1939 en la urbodomo estis tenata laŭvice en malliberejoj: Pawiak en Varsovio, de decembro 1939 en Moabit en Berlino, kaj poste en koncentrejo de Dachau.

Morto

Ekzistas diversaj opinioj rilate al dato kaj cirkonstancoj de la morto de Stefan Starzyński. Esplorenketa fako de IPN (Instituto pri Nacia Memoro) provas fiksi detalojn. La dato kaj loko de lia morto estis malkaŝitaj de la germanaj povoj nur januare 1994. Pli frue la dokumentoj estis posedataj de STASI kaj malgraŭ petoj de la pola flanko tenataj sekrete. La morton de la prezidanto historiistoj atribuas al Einsatzgruppe IV sub gvido de SS-Brigadeführer Lothar Beutel, kiu la 30-an de septembro 1939 estis transportita al Varsovio.

Memorigo

Aŭguste 1999 estis honorigita de la Konsilantaro de Varsovio per la titolo Honora Civitano de la urbo Varsovio.

La 28-an de marto 2010 la prezidento Lech Kaczyński distingis postmorte Stefanon Starzyński per la Ordeno de Blanka Aglo kun respekto de eminentaj meritoj por sendependeco de la Pola Respubliko, pro granda kontribuo pri evoluo de Varsovio kaj pro montrita kuraĝo kaj braveco dum ties defendo en 1939.

En la vilao ĉe la str. Dąbrowskiego 72, stratangule ĉe Aleo Niepodległości, kie loĝis Stefan Starzyński, kreiĝos instituto de lia nomo, estanta fako de la Muzeo de la Varsovia Ribelo. La centro okupiĝos pri la historio de Varsovio dum la Dua Pola Respubliko kaj la okupado. Antaŭ la domo oni starigis granitan tabulon omaĝe al la Prezidanto.

Eksteraj ligiloj