Stella Stocker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stella Stocker
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aprilo 1858 (1858-04-03)
en Jacksonville
Morto 29-an de marto 1924 (1924-03-29) (65-jaraĝa)
en Jacksonville
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de MiĉiganoSorbono
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto • ĥorestro
vdr

Stella PRINCE STOCKER (la 3an de aprilo 1858 – la 29an de marto 1925) estis usona komponistino, korusdirektisto, kaj frua etnomuzikologo pri indiĝena Oĝibva (Ojibwe) muziko kaj tradicio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis naskita en Jacksonville – Illinois [1]; 22-jaraĝa ŝi diplomiĝis ĉe la Universitato de Miĉigano, kaj sekvis postajn studojn ĉe la Sorbonne en Parizo; pri muziko Stella studis ĉe la Konservatorio de Muziko en Jacksonville kaj poste ĉe pluraj privataj profesoroj pri piano, kantado, kontrapunkto kaj komponado. Post kompletigado de siaj studoj, ŝi laboris kiel muzikisto, komponisto kaj preleganto en Nordameriko kaj Eŭropo pri diversaj muzikaj kaj etnologiaj temoj.

Ŝi alvenis en Duluth, Minesoto (1885) post sia geedziĝo kun la kuracisto Samuel Marston Stocker. Tie Stella Stocker fondis la korusan societon Cecilio, muziklernejo kiu iĝis la antaŭulo de la Matinee Musicale kiu alportis multajn famajn artistojn al Duluth.

En Minesoto, Stella komencis profundajn studojn de la muziko kaj tradicioj de indiĝenaj komunumoj: la Omaha, la Zuni kaj precipe la Oĝibvoj (Ojibwe) kiuj konsistigis gravajn indiĝenajn rezervojn en la regiono.

Ŝi vizitis plurajn rezervojn, studis iliajn kulturojn kaj muzikon, kaj prenis multajn fotojn. Ŝiaj Oĝibvaj fotoj, artikoloj, transskribitaj pecoj, gazettondaĵoj kaj rubrikoj pri ŝiaj interesoj formas la unuajn ĉef-fontojn pri Oĝibvaj kulturtradicioj, kiu kuŝas en la Duluth Arkivo ĉe la Universitato de Minesoto [2].

Por alporti etnografian aŭtentecon al ŝia laboro, ŝi vivis inter indiĝenoj kaj poste iĝis membro de unu el la Oĝibvaj komunumoj. En baptoceremonio, ŝi ricevis la Oĝibvan nomon “Sinjorino de la Ruĝa Ĉielo” (Mesquawigishigoque). Dum tiuj vizitoj, ŝi korespondis kun aliaj fruaj etnografoj kiel ekzemple Frances Densmore [3].

Surbaze de ŝiaj etnografiaj studoj kaj observoj, ŝi fariĝis aŭtoritato pri indiĝena kulturo kaj okazigis ekspoziciojn kaj prelegojn en Nordameriko kaj Eŭropo, kien ŝi ofte vojaĝis kun siaj infanoj por prelegi kaj studi [4]. Dum ŝi loĝis en Novjorko, la Estraro de Edukado komisiis al ŝi la prelegadon pri ŝiaj spertoj [5][6].

Ŝi ne nur transskribis al papero la muzikon aŭditan en la rezervoj, sed komponis verkojn bazitajn sur tiu ĉi muziko. Du el la dramecaj muzikaj verkoj de Stocker inkludas transskribitajn indianajn ĉantojn: “La Mirindaĵoj de Manabush” (The Marvels of Manabush) kaj la rimarkinda verko “Sinjoro Du Lhut” (Sieur Du Lhut) en kvar aktoj (1916), komponita post kiam ŝi partoprenis en komunumaj ceremonioj. Temas pri la franca esploristo Daniel de Gresollon Du Lhut. “Ĝi estas ekspansiema bunta spektaklo plifortikigita per kompleksa pejzaĝo kaj granda rolantaro de dudek naŭ individuaj roloj.

En la apendico de ŝia libreto, Stocker reproduktis dek indiĝenajn ĉantojn kaj alfabete indikis ilian pozicion en la teatraĵo. "Ĉi tiuj melodioj, - ŝi aldonas, "estas kantataj unuvoĉe kaj ripetitaj plurfoje, unu-sola noto ripetita kiel bas-bazo sur piano aŭ timbalo”.

Stella Stocker komponis ankaŭ serion da korusaj verkoj, instrumentajn muzikajn pecojn kaj inkluzive malpezan operon en tri aktoj titolita Ganimedo (1893). La enhavo estas malfacile rekonstruebla ĉar konserviĝas nur kolekto de dek tri muzikaj pecoj.

Bedaŭrinde aktualaj sonregistraĵoj de la muziko de Stella Stocker ne trovĝas.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 208 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Clara Stocker (en-US) (2017-04-16). Alirita 2023-12-22.
  2. Collection Information. Alirita 15 November 2010.
  3. Patterson, Michelle Wick. (2015) Travels with Frances Densmore: Her Life, Work, and Legacy in Native American Studies. University of Nebraska Press. ISBN 9780803274969.
  4. Sadie, Julie Anne. (1994) The Norton/Grove dictionary of women composers. W. W. Norton & Company. ISBN 9780393034875.
  5. Stocker, Stella, "Woman's Page: Anglo-Saxon Women in Music", The Musician, May 1901, paĝo 145.
  6. Collection: Clara M. Stocker papers | University of Minnesota Archival Collections Guides. Alirita 2023-12-22.