Stelobservejo kaj planetario Brno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Konstruaĵo de Stelobservejo kaj planetario Brno post rekonstruado en 2011

Stelobservejo kaj planetario Brno estas publik-utila organizo de la urbo Brno, kies historio atingas reen al la 1950-aj jaroj. La kultur-kleriga institucio, kiu kunigas stelobservejon kaj planetarion havas sidejon en parko sur monteto nomata "Bovina monto" (Kraví hora) nordokcidente de la urboparto Brno-centro en alto 318 m super la maro. Direktoro estas ekde 2008 astronomo Jiří Dušek.

Historio[redakti | redakti fonton]

Stelobservejo kaj planetario Brno fotita el aviadilo

La nuntempan pozicion la stelobservejo havas jam ekde sia estiĝo. La konstruado estis inaŭgurita per la unua fosado la 30-an de aŭgusto 1948. La plej malnovaj partoj de la komplekso estas duopo de memstaraj kupoloj kun diamatro de sep metroj, kiuj estis finitaj en 1953 kaj la publiko povis ilin viziti ekde la 16-a de oktobro 1954. La nordan kupolon posedas Masaryk-universitato. Aŭtune 1959 estis malfermita edifico kun prelegejo kaj malgranda projekcia planetario ZKP-1. Oktobre 1991 ekfunkciis granda projekcia planetario Spacemaster. Lastatempe la la stelobservejon ĉiujare vizitas pli ol 100 mil vizitantoj, dum la 60-jara historio pli ol tri milionoj.

En la jaroj 2010-2011 la komplekso estis rekonstruita kaj vastigita laŭ planoj de arkitekto Martin Rudiš enkadre de projekto „Naturscienca esploratorio“.

Evoluo de la nomo[redakti | redakti fonton]

Enirejo de la planetario en la 1960-aj jaroj

Antaŭ la inaŭguro la stelobservejo estis nomata Popola Gottwald-stelobservejo en Brno, en la jaroj 1954–1965 ĝi portis nomon Regiona popola stelobservejo en Brno, inter 1965–1970 Popola stelobservejo kaj planetario en Brno, inter 1970–1973 Stelobservejo kaj planetario en Brno kaj ekde la 19-a de aprilo ĝis fino de novembro 2010 Stelobservejo kaj planetario de Nikolao Koperniko en Brno.

La 5-an de oktobro 2010 aprobis la Deputitaro de Brno rilate kun modernigo de la stelobservejo novan nomon uzotan ekde la 1-a de decembro 2010: Stelobservejo kaj planetario Brno. La direktoro pravigis la forigon de la nomo de la glora pola atronomo per tio, ke Koperniko neniam vizitis la urbon diference de multaj aliaj sciencistoj.

Ekipaĵo[redakti | redakti fonton]

Projekciilo en digitario
Projekciado de lerneja programo "Magia klifo – Kaluoka’hina
Teleskopoj sur la observa teraso sur la tegmento de la edifico

La ĉefa allogaĵo de la stelobservejo inter la jaroj 1991 ĝis 2013 estis granda planetario de firmao Carl Zeiss Jena de tipo Spacemaster el la jaro 1991 lokita en kupolo kun diametro de 17,5 metroj, sur kiun oni projekciis naŭ mil stelojn, dudek nebulozojn kaj stelamasojn kaj vicon da korpoj de nia sunsistemo. Kompletigis ĝin speciala datum-projekciilo kaj son- kaj lumaparataro. La aparato de la projekcia planetario estis netradicie lokita sur hidraŭla platformo, kiu ebligis ŝovi ĝin laŭbezone en subterejon. Tiu planetario finis sian funkciadon fine de marto 2013, sekvis rekonstruo de la granda kupolo, en kiu estis instalita hibrida planetario en formo de malgranda analoga projekciilo meze de la salono kaj ciferecaj projekciiloj sur la periferio (t.n. digitario). Temas pri kombino de teknologioj liveritaj el Usono, Francio kaj Japanio. Spektakloj de la granda planetario estas klerigaj programoj por lernejoj aŭ por la publiko dediĉitaj al moderna vidpunkro pri la Tero, sunsistemo kaj ankaŭ pli malproksima universo. Kapacito de la granda planetario kun senbariera enirejo estas 180 sidlokoj (ĝis 2013 estis 200 lokoj). Okazas tie ankaŭ fakaj prelegoj, koncertoj, seminarioj kaj komercaj aranĝoj.

En la stelobservejo disponeblaj vico da astronomiaj lornoj, ekde porteblaj ĝis refraktaj 150/2250, 200/3000 kaj 400/1725, kiuj servas por regula observado de la Suno kaj interesaĵoj de la vespera ĉielo kun asisto de la laborulo de la stelobservejo. La observejo disponas per malgranda planetario de firmao Carl Zeiss Jena (tipo ZKP-1 el 1959 kun kapacito de 35 sidlokoj) lokita en kupolo kun diametro de 8 metroj, kiu funkcias vespere dum malfavora vetero.

Loka organizo aranĝas prelegojn de ĉeĥaj astronomoj, instruajn programojn por nevidantoj, senpere kunlaboras kun amaskomunikiloj kaj gvidas interretan kurson de astronomio kun atesto-ekzameno. Kelkaj laboruloj instruas pri astronomio ĉe la naturscienca fakultato de Masaryk-universitato, en someraj monatoj ili instrukcias stel-observontojn en diversaj astronomiaj tendaroj kaj kunorganizas aranĝojn kun aliaj kulturaj organizoj de Brno.

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]

Eventoj kun Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • La 29-an de novembro 2014 okazis tie Vikikonferenco de la komunumo Vikimedio Ĉeĥio, en kiu oni parolis pri fondo de la ĉeĥa Vikipedio fare de esperantistoj per traduko el Esperanto; esperantisto estis ankaŭ inter la organizantoj (kvankam en la nomo de Masaryk-universitato) kaj inter la prelegantoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • ĉeĥa Vikipedio