Steve Kuhn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Steve Kuhn
Persona informo
Naskiĝo 24-an de marto 1938 (1938-03-24) (85-jaraĝa)
en Broklino
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Harvard
Okupo
Okupo pianisto • ĵazmuzikisto • komponisto • diskografa artisto
TTT
Retejo http://stevekuhnmusic.com/
vdr

Stephen Lewis „Steve“ KUHN (naskiĝis la 24-an de marto 1938 en Broklino) estas usona ĵazpianisto kaj komponisto.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Steve Kuhn ricevis jam en la aĝo de kvin jaroj klasikmuzikan pianludo-instruon. Li fariĝis lernanto de pianluda instruistino Margaret Chaloff kaj en la aĝo de dek tri pianisto en la bando de ŝia filo Serge Chaloff. Post finekzameno ĉe Harvard College li lernis ĉe la someraj kursoj de la Muziklernejo Lenox en Masaĉuseco, kie li muzikis kun Ornette Coleman kaj Don Cherry kaj ekde 1959 ĝis 1960 kun Kenny Dorham. En la jaro 1960 li estis en Bostono dompianisto de la ĵazklubejo Storyville kaj de la Mahagony Hall, kie li koncertis kun muzikistoj kiel Ruby Braff. Poste li prezentis en regionaj klubejoj.

Post tio li ludis kun propraj ensembloj, i.a. kun Chuck Israels. En 1959 li estis membro de la novjorka kvinopo de Kenny Dorham. En 1960 li mallonge verkis kun la kvaropo de John Coltrane, transiris en 1961 al la bando de Stan Getz kaj verkis ekde 1964 ĝis 1966 kun Art Farmer, antaŭ ol li kun Pete LaRoca kaj Steve Swallow formis sian unuan triopon. Post malfondiĝo de al triopo Kuhn iris en 1967 al Svedujo, verkis tie kun Palle Danielsson kaj Jon Christensen, kun kiuj li ankaŭ koncertvojaĝis tra Eŭropo. En 1971 li reiris al Novjorko; en 1976 li kunmetis novan ensemblon kun Steve Swallow, Jack DeJohnette kaj Sue Evans, kun kiu li surbendigis la albumon Trance por diskeldonejo ECM; sekvate de Playground el la jaro 1980 kun Bob Moses, Harvie Swartz kaj kantistino Sheila Jordan.

Meze de la 1980-aj jaroj li fondis la All Star Triopon kun Ron Carter kaj Al Foster. La triopo verkis i. a. kun Joey Baron, Lewis Nash, Billy Drummond, Kenny Washington kaj Bill Stewart. Fine de 1999 ekestis de sia triopo el David Finck kaj Billy Drummond la albumo The Best Things, je kiu ankaŭ kunverkis kantistino Luciana Souza.[1] En 2009 li koncertis kun kvinopo kaj programo honore al John Coltrane en la novjorka ĵazklubejo Birdland.

Lia pianluda stilo estas ege influita de Fats Waller, Bud Powell, Art Tatum kaj Bill Evans. Ĉi tiu taksis lin jene: „Se oni atendas tradician, li malkovras la avangardon, por tiam denove reiri sur tiujn vojojn, kiujn li nur pretertempe estis forlasinta“[2] Ĵazrevuo Downbeat atestas al li je lia soloalbumo Ecstasy en 1975 „simplan kaj malsimplan ludon, kio ne estas kontraŭdiro, ĉar li eluzas la tutan larĝon de perkuta dinamiko de la instrumento“.[2]

Diskoj[redakti | redakti fonton]

De la bandestro[redakti | redakti fonton]

  • 1968 Watch What Happens (MPS/Prestige) Palle Danielsson, Jon Christensen
  • 1984 Mostly Ballads (New World Records) kun Harvie Swartz
  • 1986 The Vanguard Time (Owl Time Line)
  • 1988 Porgy (Jazz City/Evidence) kun Laura Anne Taylor, Eddie Gomez, Buster Williams, Al Foster
  • 1989 Oceans In The Sky (Owl)
  • 1990 Looking Back (Concord)
  • 1990 Live At Maybeck Recital Hall. Volume 13 (Concord)
  • 1992 Years Later (Concord) kun David Finck, Lewis Nash
  • 1995 Remembering Tomorrow (ECM) kun David Finck, Joey Baron
  • 1995 Seasons Of Romance (Postcards) kun Tom Harrell, Bob Mintzer, George Mraz, Al Foster
  • 1998 Dedication (Reservoir) kun David Finck, Billy Drummond
  • 2000 The Best Things (Reservoir)
  • 2009 "Mostly Coltrane" (ECM) kun David Finck, Joey Baron kaj Joe Lovano

De la gastmuzikisto[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Richard Cook kaj Brian Morton taksas ĉi tiun albumon kiel unu el la plej bonaj produktaĵoj de Kuhn.
  2. 2,0 2,1 cit. laŭ M. Kunzler, p. 664.