Blankabrova saksikolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Stoliczka saksikolo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankabrova saksikolo
Blankabrova saksikolo
Blankabrova saksikolo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Saxicola
Specio: S. macrorhynchus
Saxicola macrorhynchus
(Stoliczka, 1872)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Stoliczka saksikoloBlankabrova saksikolo, Saxicola macrorhynchus, estas birdo el la Muŝkaptuledoj, iam konsiderata de la Turdedoj, en la genro Saxicola. La nomo devenas el la malkovrinto, geologo kaj esploristo Ferdinand Stoliczka.

Tiu dezertoloĝanto havas malgrandan kaj malpliiĝantan populacion pro la agrikulturaj intensigo kaj invado, kio klasigas ĝin kiel vundebla.

Blankabrova saksikolo troviĝas en areo de duonarida kamparo en nordokcidenta Barato kaj orienta Pakistano. Ili ŝajne etendiĝis tiom orienten kiom ĝis la distrikto Bharatpur de Raĝasthano kaj tiom suden kiom ĝis Goa kaj Puneo,[1] krom du samtempaj historiaj vidaĵoj el suda Afganio.

Temas pri ĝenerale helbruneca birdo kun hela supraokula strio, kiel ĉe multaj saksikoloj, inter malhela traokula strio kaj malhelbruneca krono. La supraj partoj kaj flugiloj estas pli malhelaj, dum la subaj partoj estas pli helaj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Saxicola estas maskulena kun speciepitetoj finaj en -us.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rao, Rahul (2007). “Sighting of Stoliczka's Bushchat Saxicola macrorhynchus in Pune District, Maharashtra, Western India.”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 104 (2). 

Aliaj fontoj[redakti | redakti fonton]