Stomaksuko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Stomaksukostomaka likvo estas likva sekrecio de la stomaka mukozo, kiu enhavas heterogenan miksaĵon de hela likvaĵo kaj travidebla muko. Ĝi devenas de sekrecioj de kelkaj epiteliaj specializitaju ĉeloj, kaj supraĵaj kaj el la stomakaj glandoj. Ĝia kemia kompono konsistas el alvo, klorida acido, iom da kalia klorido, natria klorido, karbonato kaj enzimoj. Pere de la agado de la stomaksuko, la boluso formiĝas kiel pasteca substanco nomita ĉimo kiu pasas al la duodeno.[1]

La stomaksuko konsistas el protein-malkombina enzimo pepsino kaj klorida acido. Eĉ dum ripozo de digestado sekrecias la glandoj ĉirkaŭ 10 ml stomaksukon je horo. Dum nutrado povas la sekreciado de stomaksuko altiĝi ĝis 1000 ml je horo. La sekreciado estas direktita jam antaŭ la nutrado per nervo-impulsoj kaj per hormonoj.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gennaro A.R. (2003). «cap.32 Pruebas, análisis y control farmacéutico». Remington Farmacia, 1. Médica Panamericana. p. 678. Konsultita la 27an de aŭgusto 2019.