Stroncia karbonato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Strontium carbonicum
Kemia formulo
SrCO3
Stroncia karbonato
Plata kemia strukturo de la
Stroncia karbonato
Stroncia karbonato
Tridimensia kemia strukturo de la Stroncia karbonato
Blankaj kristaloj de stroncia karbonato
Blankaj kristaloj de stroncia karbonato.
Stroncia karbonato
Stroncianito: Erco de stroncia karbonato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Karbonato de stroncio
  • Strontium carbonicum
CAS-numero-kodo 1633-05-2
ChemSpider kodo 14666
PubChem-kodo 15407
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka, senodora, sengusta, ne higroskopa, romba solidaĵo
Molmaso 147,628g mol−1
Denseco 3,7 g/cm−3[1]
Fandpunkto 1497°C [2][3]
Bolpunkto 1700°C [4]
Refrakta indico  1,5180
Ekflama temperaturo ne brulema
Solvebleco Akvo:malmulte solvebla[5]
Solvebla en amoniako, amonia karbonato, amonia nitrato kaj amonia klorido, nesolvebla en alkoholo.
Mortiga dozo (LD50) >2000 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H318, H319, H350, H372
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P201, P202, P260, P264, P270, P280, P281, P302+352, P305+351+338, P308+313, P310, P314, P321, P332+313, P337+313, P362, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Stroncia karbonatokarbonato de stroncio estas organika kombinaĵo rezultanta el interagado de la stroncia hidroksido kaj karbonata acido. Ĝi estas blanka, senodora, sengusta, ne higroskopa, romba solidaĵo, nesolvebla en akvo. Stroncia karbonato posedas 1 stronciatomon, 1 karbonatomon, kaj 3 oksigenatomojn. Stroncia karbonato uzatas en kemiaj sintezoj kaj en la preparado de karbonataĵoj kaj stronciaj derivaĵoj.

Stroncia karbonato estas karbonata salo de stroncio, kiu havas aspekton de blanka aŭ griza pulvoro. Ĝi okazas en naturo kiel la mineralo stroncianito. Stroncia karbonato estas blanka, senodora, sengusta pulvoro. Estante karbonato, ĝi estas malforta bazo kaj tial estas reakciema kun acidoj. Ĝi estas alie stabila kaj sekura por manipulado. Ĝi estas preskaŭ nesolvebla en akvo (0,0001 g po 100 ml).

La solvebleco pliiĝas signife se la akvo estas saturita kun karbona duoksido, ĝis 0,1 g por 100 ml. La cianobakterioj Calothrix, Synechococcus kaj Gloeocapsa povas precipitigi stroncian kalciton en grundakvo. La stroncio ekzistas kiel stroncianito en solida solvaĵo ene de la mastro-kalcito kun la stroncia enhavo je ĝis unu procento. En medicino, ĝi estis foje uzita en la pasinteco por trakti skizofrenion. Tamen, pro la havebleco de pli tolereblaj agentoj, ĝi ne plu estas uzata. Hodiaŭ, la substanco estas uzata nur en homeopatio sub la nomo Strontium carbonicum, ekzemple en osteoartrito kaj cerba sklerozo. Ĝi havas kelkajn proprecojn similajn al tiu de la baria karbonato.

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

fosgeno+stroncia hidroksidostroncia karbonato+numero 2klorida acido

Sintezo 2[redakti | redakti fonton]

karbona duoksido+stroncia hidroksidostroncia karbonato+numero 2akvo

Sintezo 3[redakti | redakti fonton]

karbonata acido+stroncia kloridostroncia karbonato+numero 2klorida acido

Sintezo 4[redakti | redakti fonton]

natria karbonato+stroncia kloridostroncia karbonato+numero 2natria klorido

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]