Studaĵoj (Chopin)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fragmento de la Studaĵo op. 10, n-o 11 de Chopin

La Studaĵoj (france Études) de Frédéric Chopin estas tri aroj de studaĵoj por piano publikigitaj dum la 1830-aj jaroj. Estas entute dudek sep studaĵoj, distribuitaj jene: dek du en op. 10, dek du en op. 25, kaj tri sen opus-nombro, nomitaj Trois nouvelles études ("tri novaj studaĵoj").[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj 27 studaĵoj estis publikigitaj dum Chopin estis vivanta. La opus 10, la unua aro de 12 pecoj, estis skribita inter 1829 kaj 1832, kaj publikigita en 1833 en Francio, Germanio kaj Anglio. La 12 studaĵoj de opus 25 estis verkitaj inter 1832 kaj 1836, kaj publikigitaj en la samaj landoj en 1837. La finaj tri pecoj estis skribitaj en 1839. Ili aperis en Germanio kaj Francio en novembro 1840, kaj en Anglio en januaro 1841.[2]

Listo de studaĵoj[redakti | redakti fonton]

Studaĵoj op. 10[redakti | redakti fonton]

La unua aro de studaĵoj estis publikigita en 1833. Chopin dediĉis la tutan opus al komponisto Franz Liszt.

Nomo Tonalo Audio
Studaĵo op. 10, n-o 1 C-maĵora
Studaĵo op. 10, n-o 2 A-minora
Studaĵo op. 10, n-o 3 E-maĵora
Studaĵo op. 10, n-o 4 C-diesa minora
Studaĵo op. 10, n-o 5 G-bemola maĵora
Studaĵo op. 10, n-o 6 E-bemola minora
Studaĵo op. 10, n-o 7 C-maĵora
Studaĵo op. 10, n-o 8 F-maĵora
Studaĵo op. 10, n-o 9 F-minora
Studaĵo op. 10, n-o 10 A-bemola maĵora
Studaĵo op. 10, n-o 11 E-bemola maĵora
Studaĵo op. 10, n-o 12 C-minora

Studaĵoj op. 25[redakti | redakti fonton]

La dua aro de studaĵoj estis publikigita en 1837, kaj dediĉita al Marie d'Agoult, virino kun kiu Franz Liszt havis rilaton.

Nomo Tonalo Audio
Studaĵo op. 10, n-o 1 A-bemola maĵora
Studaĵo op. 10, n-o 2 F-minora
Studaĵo op. 10, n-o 3 F-maĵora
Studaĵo op. 10, n-o 4 A-minora
Studaĵo op. 10, n-o 5 E-minora
Studaĵo op. 10, n-o 6 G-diesa minora
Studaĵo op. 10, n-o 7 C-diesa minora
Studaĵo op. 10, n-o 8 D-bemola maĵora
Studaĵo op. 10, n-o 9 G-bemola maĵora
Studaĵo op. 10, n-o 10 B-minora
Studaĵo op. 10, n-o 11 A-minora
Studaĵo op. 10, n-o 12 C-minora

Trois nouvelles études[redakti | redakti fonton]

Trois nouvelles études estis skribitaj en 1839 kiel kontribuo al instrukciolibro Méthode des méthodes de piano ("metodo de metodoj de piano"), de Ignaz Moscheles kaj François-Joseph Fétis.

Nomo Tonalo Audio
Studaĵo n-o 1 F-minora
Studaĵo n-o 2 A-bemola maĵora
Studaĵo n-o 3 D-bemola maĵora

Efiko kaj influo[redakti | redakti fonton]

Fragmento de la Studaĵo op. 10, n-o 5 "La négresse", ofte ludata hodiaŭ

Kvankam aroj de pianekzercoj estis oftaj ekde la 18-a jarcento, la studaĵoj de Chopin prezentis tute novajn teknikajn defiojn por pianistoj, same kiel esti la unua se temas pri iĝi regula parto de la konĉertrepertuaro.

La efiko de la Studaĵoj al la samtempuloj de Chopin, kiel ekzemple Franz Liszt, estis konsiderinda. Liszt, post renkontado de Chopin, reviziis siajn koncertstudojn, kiujn li nomis Trois études de concert ("tri koncertaj studaĵoj"). Aliaj grandaj komponistoj post Chopin, kiel Schumann, Debussy, Prokofjev kaj Rachmaninoff, verkis studaĵojn en la sama stilo kiel Chopin.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Davidoff, Josh. Your Guide to Chopin’s Études (angle). WFMT (28 februaro 2020). Alirita 2022-06-23.
  2. Palmer, Willard A. (1992) Chopin Études for the Piano, Practical Performing Edition (angle). Usono: Alfred Publishing Co. ISBN 0-7390-2497-3.
  3. Chiu, Frederic. Album Notes (angle). Harmonia Mundi (1997). Arkivita el la originalo je 2007-09-29. Alirita 2022-06-23.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]