Styphnolobium japonicum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Styphnolobium japonicum
du Styphnolobium japonicum
du Styphnolobium japonicum
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Faboideoj Faboideae
Genro: Styphnolobium
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Styphnolobium japonicum estas arbo el la subfamilio de la Fabacoj „Fabaceae“.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

ilustraĵo
floraro
fruktoj
cigomorfa floro

Habito kaj folio[redakti | redakti fonton]

„Sophora japonica“ estas mezgranda, ĉiamverda arbo, kiu atingas altecon de 30 metroj. La arbokrono estas larĝa kaj ronda. La arboŝelo estas grize bruna. La arboŝelo de la branĉoj restas longe brile verda kaj kovrata de helaj lenticeloj.

La ĝis 25 cm longaj folioj estas pare palmataj. Normalkaze la planto kreas 7 ĝis 17 foliojn. La folietoj estas ovo- ĝis lancet-formaj, ili longas 2,5 ĝis 5 cm kaj estas pintaj kaj je la bazo ili estas rondigitaj. La supra surfaco estas brile malhelverda kaj la malsupra flanko estas dense harhava. La folioj similas al robinio, sed ili estas brile flavaj aŭtune.

Floraro kaj floroj[redakti | redakti fonton]

La arbo floras de aŭgusto ĝis septembro. La planto formas terminale maldensan, ĝis 30 cm longan paniklan floraron. La floroj havas longecon de 1 ĝis 1,5 cm. Ili estas duflanke simetriaj, kvinnombraj kaj kun duobla perianto. La kvin petaloj estas kreme blankaj.

Frukto kaj semoj[redakti | redakti fonton]

La fruktoj aperas de aŭgusto ĝis oktobro. La 5 ĝis 8 cm longaj kaj kalvaj guŝoj enhavas unu ĝis ses semojn. La fruktoj havas acidan guston. La semoj estas flave verdaj kaj estas nigraj en seka stato.

Kromosomnombro[redakti | redakti fonton]

La kromosomnombro estas 2n = 28.

Veneneco[redakti | redakti fonton]

Ĉiu plantparto estas tre venena; precipe la arboŝelo kaj la semoj estas venenaj.

La ĉefa efikanto en la fruktoj estas 0,08 % forabiosido, rutino kaj en nematuraj fruktoj 2 % soforikosido, en la semoj citisino, toksalbumino: La fruktoŝelo estas precipe venena.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La natura disvastigejo de tiu arbo estas Japanujo, Koreujo kaj Ĉinujo. Ĝi estas kultivata ankaŭ en aliaj regionoj. La arbo kreskas en stepoj kaj sekaj arbaroj. La arbo preferas freŝan, malmulte acidajn ĝis alkalajn sablajn ĝis sablaj-lomajn kaj nutraĵriĉajn grundojn. Ĝi estas sensiva je malsekeco kaj ŝatas varmon, plej ofte ĝi estas frostotolera. Ĝi preferas sunajn ĝis duonombrajn kreskejojn.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Styphnolobium japonicum estas specio de la genro Styphnolobium el la tribo Sophoreae en la subfamilio de la Faboideae ene de la familio de la Fabacoj (Fabaceae).

La unua publikiĝo okazis en 1767 sub la nomo (bazonimo) Sophora japonica fare de Carl von Linné en Mantissa Plantarum, 1, paĝo 68. La novkombinaĵo al Styphnolobium japonicum (L.) SCHOTT faris en 1830 Heinrich Wilhelm Schott en Wiener Zeitschrift für Kunst, Literatur, Theater und Mode, volumo 3, paĝo 844. Pliaj sinonimoj por Styphnolobium japonicum (L.) SCHOTT estas: Sophora griffithii subsp. korolkowii YAKOVL., Anagyris chinensis SPRENGEL, Macrotropis foetida DC., Ormosia esquirolii H.LÉV., Pongamia chinensis DC., Robinia mitis LOUR. NON L., Sophora angustifoliola Q.Q.LIU & H.Y.YE, Sophora japonica f. columnaris SCHWERIN, Sophora japonica f. hybrida CARRIÈRE, Sophora japonica f. oligophylla FNCHETRA, Sophora japonica f. pendula LOUDON, Sophora japonica var. praecox SCHWERIN, Sophora japonica var. pubescens(TAUSCH) BOSSE, Sophora japonica f. variegata NICHOLS., Sophora japonica var. vestita REHDER, Sophora japonica var. violacea CARRIÈRE, Sophora mairei H.LÉV. NON PAMPANINI, Sophora pubescens TAUSCH, Sophora sinensis FORREST, Sophora vaniotii H.LÉV.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Pro la dekoraj floroj la arbo estas kultivata en parkoj kaj en aleoj. Ĝi estas arbo ankaŭ kiu liveras grandan abelan enportaĵon.

La floroj estas uzataj en la ĉina kuirarto. Kun ovoj kaj faruno eblas fari omleton. La sekigitaj floroj estas uzata en la tradicia ĉima medicino. Ili malaltigas la sangopremon.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Andreas Roloff, Andreas Bärtels:Flora der Gehölze. Ulmer. Stuttgart (Hohenheim) . 2008 . ISBN=978-3-8001-5614-6. Paĝoj 605}}
  • Bojian Bao, Michael A. Vincent: Sophora.: Sophora japonica, S. 92 - textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Wu Zheng-yi, Peter H. Raven, Deyuan Hong (Hrsg.): Flora of China, Volume 10 - Fabaceae, Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis, ISBN 978-1-930723-91-7, 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]