Stéphane Bern
Aspekto
Stéphane Bern | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de novembro 1963 (61-jaraĝa) en Liono |
Lingvoj | franca • leceburga |
Ŝtataneco | Francio Luksemburgo |
Alma mater | Emlyon Business School Lycée Carnot |
Okupo | |
Okupo | televida personaĵo aktoro ĵurnalisto televida prezentisto radio-prezentisto kolumnisto |
TTT | |
Retejo | http://www.stephanebern.com/ |
Stéphane BERN, naskiĝinta la 14-an de novembro en Liono, estas franca-luksemburga radiofonia kaj televida prezentisto. Li ankaŭ estas aktoro kaj verkisto.
Interesegata pri reĝaj kaj regnantaj familioj en Eŭropo, li prezentis plurajn elsendojn rilate al la historio de Francio kaj al ties monumentoj. Li pro tio fariĝis fama amaskomunikila figuro en Francio ekde la 2000-aj jaroj. Li precipe konatiĝis per sia historia elsendo Secrets d'Histoire ekde 2007.
Stéphane Bern daŭre prezentas la historian elsendon Historiquement vôtre ĉe la radiostacio Europe 1, samkiel la ĉiujaran Eŭrovizian Kantokonkurson ĉe la televidkanalo France 2.
En 2019 li ricevis la francan honoran gradon "Kavaliro de la Honora Legio"[1].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Légifrance|bazo=JORF|numero=PRER1827897D|teksto=Dekreto de la 31-a decembro 2018
Kategorioj:
- Naskiĝintoj en Liono
- Naskiĝintoj en 1963
- Vivantaj homoj
- Viroj
- Naskiĝintoj la 14-an de novembro
- Rakontantoj de sonlibroj
- Kavaliroj de la Honora Legio
- Kavaliroj de la franca Palmordeno
- Oficiroj de la franca ordeno de Artoj kaj Literaturo
- Reĝismaj francoj de la 20-a jarcento
- Francaj verkistoj de la 21-a jarcento
- Francaj verkistoj de la 20-a jarcento
- Francaj televidprezentistoj
- Lernintoj de liceo Carnot (Parizo)
- Ligoj al bibliotekoj