Suchań

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Suchań
germane: Zachan

Blazono

Blazono
urbo
Suchań (Pollando)
Suchań (Pollando)
DMS

Map

Provinco Okcidenta Pomerio
Distrikto distrikto Stargard
Komunumo komunumo Suchań
Speco de komunumo Urbo-kampa
Koordinatoj 53° 17′ N, 15° 19′ O (mapo)53.27861111111115.324722222222Koordinatoj: 53° 17′ N, 15° 19′ O (mapo)
Areo 3,57 km²
Loĝantaro 2731 (en 2016)
Loĝdenso 404,2 loĝ./km²
TERYT 4324314114
vdr

Suchań (Zukan / villa Zukan 1269, Zuchan 1295, Suchan 1312, Szuchan 1319, Sochan 1417, Zochghan 1345, Czuchan 1495, Zachan, platgermane: Zachon, germane: Zachan, kaŝube: Sëchóń, Sëchąń) estas urbo en Okcidenta Pomerio en Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Suchań en distrikto Stargard.

La panoramo de Suchań en la 19a jc, litografio

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la 5a jarcento p.K. venis tien setlintoj el la insulo Bornholm, kiuj establis tie malkovritan en la jaro 2006 setlejon konsistantan el la terkabanoj. Oni ne scias kiam la setlejo estis forlasita. Dum la Mezepoko estis tie la fru-mezepoka la defendburgo de slavoj, de la komenco de 10a jarcento en la jaro 1269 la unuan fojon aperis la skriba mencio pri Suchań, tiam en la dokumentoj nomata kiel villa Zukan. En la jaro 1295 le setlejo estis en la manoj de Malta Ordeno (Johanitoj). Por fortigi sian novan posedaĵon en la irienta parto de hodiaŭa urbo Johanitoj (Malta Ordeno) konstruis la kastelon en la plano de kvadrato (kvarlatero) kaj tiu kastelo estis ilia la plej grava sidejo en Pomerio ĝis la konstruo de de la kastelo en Swobnica. La preciza dato de la lokigo de la urbo ne estas konata, oni nur scias ke en la jaro 1487 Suchań jam ekzistis kiel la urbo. Pri la aparteno de Grifoj de Szczecin al la Malta Ordeno (Johanitoj) pruvas la sigelo de la urbo el la 14a jc. En la sigelo la ungego (krifo) de la grifo estas inter la du steloj. Sur la postaj sigeloj stelon sub la ungego anstataŭas lilio, kaj la nuna blazono havas la oran piedon de la pomeria grifo kun ungego, supre estas blanka stelo, kaj sube de la piedo estas blanka lilio kun la ora buko, kaj ĉio sur la blua fono (vidu la blazonon en la supra bildo). Post la akra konflikto kun la pronco Barnim la 1-a "Bona" (1210-1287), la ordeno perdis la loĝlokon en la jaro 1269, sed jam 9 jaroj poste, post la morto de princo Barnim la 1-a, la kavaliroj de la Malta Ordeno invadis kelkajn princajn vilaĝojn kaj Suchań.

En la jaro 1295 princoj de Pomerio donis la urbon al la Johanitoj tamen lasis al si la superecon en tiu teritorio, en la jaro 1312 la kastelo fariĝis la sidejo de la komandoro de la Malta Ordeno (Johanitoj). La nuna ekzistanta historia parto de la urbo estas sur la ebenaĵo, laŭ la vojo de Szczecin kaj Stargard al Mazovio.

Dum la Reformacio la Malta Ordeno (Johanitoj) vendis Suchań por Wolf Bort, tamen la princoj de Pomerio ne akceptis tiun transakcion. En la jaro 1551 Suchań estis sub la estraron de la princaj posedaĵoj en Szadzko (germane Saatzig). En la jaro 1637 mortis princo de Pomerio Bogusław la 14-a, kaj tiam Svedio invadis Pomerion.

La preĝejo de Dipatrino Maria en Suchań

Ĝis la fino de la milito la urbo estis en la manoj de unu militanta flanko poste en la aliaj, kaj finfine de la jaro 1654 en iris la limojn de Brandenburgio (vidu la apudan mapon) kaj ekestis sub la regado de dinastio Hohencolernoj. En la jaro 1701 Suchań enestis en la limoj de Reĝlando Prusio. Ĝis la jaro 1709 la urbo estis kiel posedaĵo de familio von Schwerin, kaj poste fariĝis kiel la posedaĵo de la reganta dinastio de Hohencolernoj. En la 19a jc estis ĉe la urbo la farmbieno, kiu dum la jaroj 1828-1831 estis iom dispartigita. Sur la grundoj de la farmbieno aperis la setlejo Suchań, kiu de la jaro 1850 estis la integra administra parto de la urbo Suchań. La ĉefa fonto de la riĉeco de la urbanoj estis agrikulturo kaj komerco de la agrikulturaĵoj. En la jaro 1895 aperis la fervojo Piła-Ulikowo nur 5 km de Suchań en la urbo Tarnowo Pomorskie. En marto 1945 la sovetiaj taĉmentoj eniris la urbon, kaj komence de aprilo aperis tie la unuaj polaj setlantoj. La urbo tiam estis detruita je 50%, tamen la urbo daŭre posedis la malnovan urboplanan aspekton (formon) de la stratoj kiel la "ŝpinilo", kun la trabfakmuraj domoj.

Post la fino de Dua Mondmilito la urbo eniris Pollandon laŭ la decido de la Potsdama konferenco kaj ankaŭ laŭ la decidoj de la konferenco komenciĝis la procedo de translokiĝo de la germana popolo kaj anstataŭigo de ili per poloj de la centra Pollando kaj de orienta Pollando de post la Curzon-linio (vidu la apudan mapon). La unuaj polaj setlantoj aperis sur la tererno de la urbp an aprolo1945. Oni establigis la polan lernejon jam 25an de majo 1945. En la jaro 1954 oni konstruis la novan konstruaĵon de la lernejo. De la jaro 1999 Suchań estas en la Distrikto Stargardzki en la Vojevodio de Okcidenta Pomerio. La urbo havanta nur 1500 da loĝantoj, apartenas al la plej malgrandaj urboj en Pollando.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Czesław Czubryt-Borkowski, Zygmunt Czarnocki, Przewodnik po upamiętnionych miejscach walk i męczeństwa lata wojny 1939- 1945, Wydawnictwo Sport i Turystyka, 1988.
  • Marcin Majewski, Gmina Suchań, Stargard Szczeciński: Muzeum w Stargardzie Szczecińskim, 2013.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]