Sudafrika Komunista Partio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sud-Afrika Komunista Partio)
Sudafrika Komunista Partio
emblemo
flago
komunista partio
Komenco 1921 vd
Lando(j) Sud-Afriko vd
Sidejo Johanesburgo
Ideologio

komunismoMarksismo-leninismokontraŭrasismo

Membro de Internacia Kunveno de Komunistaj kaj Laboristaj Partioj vd
Posedatoj African Communist vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Flago de la Sudafrika Komunista Partio
"Nelson Mandela – porlibera luktanto en Sudafriko" en rusa ĉe poŝtmarko de 1988 de la Soveta Unio date el la epoko de Gorbaĉov.

La Sudafrika Komunista Partio (SKP) aŭ en angla South African Communist Party (SACP) estas komunista partio en Sudafriko. Ĝi estis fondita en 1921 surbaze de antaŭa organizaĵo Internacia Socialista Ligo fondita en 1915 interalie de la aktivulo W. H. Andrews, estis deklarita eksterleĝa en 1950, kaj partoprenis en la lukto kontraŭ la reĝimo de la apartismo. Ĝi estas partnero de la Triopa Alianco kun la Afrika Nacia Kongreso (ANK) kaj la Kongreso de Sudafrikaj Sindikatoj (COSATU) kaj tiele markis influon en la sudafrika registaro. Famaj membroj de ties Centra Komitato estis Nelson Mandela, Thabo Mbeki kaj Jacob Zuma.

Thabo Mbeki (2003)
Jacob Zuma

La Sudafrika Komunista Partio estis finance kaj per armilaro helpata de la ŝtatoj el la komunista bloko. Speciale estis aktiva SKP en la batalo kun apartismo dum la 70-aj jaroj de la 20a jc, kiam ĝiaj aktivuloj partoprenis i.a. en la ribelo en Soweto. Post la falo de la apartismo la partio SKP kun la ANK transprenis la regadon en Sudafriko. La gvidanto de la partio SKP Chris Hani en la jaro 1993 estis mortigita fare de poldevana Janusz Waluś.

Gravaj membroj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Raising the Red Flag The International Socialist League & the Communist Party of South Africa 1914 - 1932 by Sheridan Johns. Mayibuye History and Literature Series No. 49. Mayibuye Books. University of the Western Cape, Bellville. 1995. ISBN 1-86808-211-3.
  • Time Longer Than Rope de Edward Roux. The University of Wisconsin Press. Madison, Wisconsin. 1964. ISBN 978-0-299-03204-3.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]