Suda Azio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Suda Azio

:

Suda Azio estas tiu parto de Azio, kiu konsistas ĉefe el aziaj landoj kiuj situas sude de Himalajo; laŭ kelkaj geografiistoj, ĝi ankaŭ inkluzivas aliajn ĉeajn landojn. Ĝi havas limojn kun Okcidenta Azio, Mez-Azio, Orienta Azio, Sudorienta Azio kaj la Hinda Oceano.

En Suda Azio situas la landoj Bangladeŝo, Barato, Butano, la Maldivoj, Nepalo, Pakistano kaj Srilanko. Oni kelkfoje inkluzivas Afganion, Birmon kaj Tibeton.[1],[2],[3]

En Suda Azio loĝas pli ol kvinono el la tuta homaro - kio igas ĝin la plej abunde kaj la plej dense loĝata terparto.


  1. Afghanistan.
  2. Afghanistan.
  3. South Asian Association For Regional Coorporation.