Suda Universitato de Ĉilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Suda Universitato de Ĉilio
universitatoorganizaĵo
moto Libertas capitur
«La libertad se conquista»
Libereco estas kaptita
Informoj
fondodato 1954
fondinto(j) Eduardo Morales Miranda vd
Situo
Geografia situo 39° 48′ 26″ S, 73° 15′ 4″ U (mapo)-39.8073-73.2511Koordinatoj: 39° 48′ 26″ S, 73° 15′ 4″ U (mapo)
lando Ĉilio
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
filioj
• Evolutionary Biology and Ecology of Algae vd
Suda Universitato de Ĉilio (Ĉilio)
Suda Universitato de Ĉilio (Ĉilio)
DEC
Suda Universitato de Ĉilio
Suda Universitato de Ĉilio
Map
Suda Universitato de Ĉilio
vdr

Suda Universitato de Ĉilio (hispane Universidad Austral de Chile: akronime UACh) estas esplora universitato kies ĉefkampuso estas bazita en Valdivia, kun aliaj kampusoj en Puerto Montt, Osorno, kaj Coyhaique [1].

La Universitato disvolvas multajn el siaj akademiaj agadoj ĉe la kampusoj Isla Teja kaj Miraflores, ambaŭ situantaj en Valdivia.

Fondita la 7an de septembro, 1954, ĝi estas unu el la ok originala ĉiliaj tradiciaj universitatoj. Ĝi funkcias kiel neprofitocela memposedita entrepreno sub privata juro kaj ricevas nemalhaveblan financadon de la ŝtato.

Organizo[redakti | redakti fonton]

  • fakultato de Natursciencoj (Facultad de Sciences)
  • fakultato de Agrikulturaj Sciencoj (Facultad de Ciencias Agrarias)
  • fakultato de Inĝenierio (Facultad de Ciencias de la Ingeniería)
  • fakultato de Ekonomiko kaj Administraj Sciencoj (Facultad de Ciencias Económicas y Administrativas)
  • fakultato de Arbaraj Sciencoj (Facultad de Ciencias Forestales)
  • fakultato de Juro kaj Sociaj Sciencoj (Facultad de Ciencias Jurídicas y Sociales)
  • fakultato de Veterinara Medicino (Facultad de Ciencias Veterinarias)
  • fakultato de Filozofio kaj Homaj Sciencoj (Facultad de Philosophía y Humanidades)
  • fakultato de Medicino (Facultad de Medicina)

Krom la fakultato de Inĝenieristiko, kiu situas sur la Miraflores-kampuso, ĉiuj fakultatoj estas loĝigitaj sur la Isla Teja-kampuso.

La Instituto de Geosciencoj (Instituto de Geociencias) ne estas ligita al iu fakultato kaj ankaŭ situas sur la Isla Teja kampuso.

Rangigoj[redakti | redakti fonton]

En tutlanda universitatrangigo de la gazeto El Mercurio de decembro 2006, la universitato estis vicigita unue en la kvalito de instruado, due en esplorado kaj tria en totalaj rezultoj [2].

Ene de ĉiliaj universitatoj ĝi ankaŭ estas inter la 11 kiuj aperas en la QS World University Classification 2020. Ĝi estas inter la 10 kiuj aperu en la rangotabelo de Times Higher Education 2020 [3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Historia de la Universidad Austral de Chile Arkivigite je 2009-01-30 per la retarkivo Wayback Machine Austral University of Chile
  2. El Mercurio Ranking of Universities. Arkivita el la originalo je 2021-04-24. Alirita 2023-09-06.
  3. Ranking 2009 Las mejores universidades de Chile. Arkivita el la originalo je 2021-04-23. Alirita 2010-05-23. Arkivigite je 2021-04-23 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]