Puerto Montt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo en mezo de Puerto Montt
Larĝa panoramo en mezo de Puerto Montt
Puerto Montt
urbo en Ĉilio • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 169 736  (2017) [+]
Loĝdenso 3 331 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 28′ S, 72° 56′ U (mapo)-41.4718-72.9396Koordinatoj: 41° 28′ S, 72° 56′ U (mapo) [+]
Alto 14 m [+]
Areo 50,95 km² (5 095 ha) [+]
Horzono UTC-04:00 [+]
Puerto Montt (Ĉilio)
Puerto Montt (Ĉilio)
DEC
Puerto Montt
Puerto Montt
Situo de Puerto Montt

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Puerto Montt [+]
vdr


Puerto Montt estas urbego, havenurbo, ĉefdiocezo, universitata urbo en suda Ĉilio, en regiono Los Lagos. Ĝi estas ankaŭ regiona kaj provinca ĉefurboj, krome ĝi estas konsiderita la "ĉefurbo" de ĉilia Patagonio.

Mapo pri Ĉilio, kie estas trovebla Puerto Montt en la suda landparto

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Puerto Montt situas apud golfo de Pacifiko. Temuco troviĝas en distanco de 306 km, Koncepciono estas 516 km for, Talcahuano 529, Rancagua (Ĉilio) 835, Santiago de Ĉilio 914, Valparaiso 944, Viña del Mar 950, Punta Arenas 1308, Antofagasta (urbo) 1996, Iquique 2379 kaj Arica 2569 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Origine tiu loko estis kovrita per densa arbaro. En 1851 ekspedicio alvenis por fari vojon, sed ili konstruis ankaŭ domojn. Puerto Montt mem estis fondita post 2 jaroj, la loknomo venis de aktuala prezidanto Manuel Montt, kiu tiutempe allogis germanojn vivi tie ĉi. En 1969 malriĉuloj okupis lokojn por konstrui domojn. Post tagoj 250 policanoj atakis ilin, ĉiuj ĵuskonstruitaj hejmoj estis bruligitaj kaj 8 domokupantoj estis mortpafitaj.

Panoramo en Puerto Montt
Urbodomo de Puerto Montt

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekonomio de Puerto Montt estas bazita sur agrikulturo, brutaro, fiŝkaptado de salmoj kaj lignaĵindustrio.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Puerto Montt havas signifan havenon kaj flughavenon. El la urbego kuras vojoj al nordo kaj sudo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Puerto Montt havas malsekan oceanan klimaton kun abunda pluvokvanto. Jare pluvas po 1765 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa temperaturo estas 10 . Frostoj estas tre maloftaj, la ĉefaj frostaj monatoj estas inter aprilo kaj oktobro. Inter januaro-aprilo foje mezuris eĉ 30 .

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Katolika kirko en Puerto Montt
Panoramo en Puerto Montt

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]