Sudafrika frankolino
Sudafrika frankolino | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Sudafrika frankolino
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Francolinus africanus (Stephens, 1819) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Sudafrika frankolino (Francolinus africanus) estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj grupo de afrikaj frankolinoj. Ĝi formas superspecion kun la frankolinoj F. streptophorus, F. levaillantii kaj F. finschi. Oni ĵus proponis reorganizadon de tiu specio de Francolinus en la genro Scleroptila kun F. streptophorus, F. levaillantii, F. finschi, F. psilolaemus, F. shelleyi kaj F. levaillantoides. Ĝi estas monotipa.
Ĝi troviĝas kiel endemio en Sudafriko nome el Kaburbo orienten tra Oranĝoŝtato kaj Natalo al sudorienta Transvalo kaj Lesoto.
La Sudafrika frankolino estas grizbruna birdo kun rimarkinda kapobildo konsista je nigrablankaj striecaj strioj ĉe krono, el malantaŭokulo kaj ĉirkaŭ la blankeca gorĝareo; ĉirkaŭokule estas pli larĝa helbruna al ruĝecbruna zonostrio el la beko al la kolflanko kaj al brusto, kaj iĝas pli ruĝeca al la ŝultroj. La supraj partoj estas brunecaj kun strioj; laventro estas blankeca. La beko estas nigreca kaj la kruroj flavecaj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Francolinus africanus[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.
|