Sudafrika turto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Sudafrika turto
Ring-necked-Dove-Masai-Mara.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Streptopelia
Specio: S. capicola
Streptopelia capicola
(Sundevall, 1857)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Sudafrika turtoKolumturto (Streptopelia capicola), konata ankaŭ kiel la KaboturtoDuonkolumturto, estas disvastigata kaj abunda birdo de la familio de Kolombedoj en arbustejoj, Savanoj, farmoj kaj arbaroj de suda kaj orienta Afriko.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La nomoj devenas la unuj el ties regiono kaj la aliaj pro nigra makulo en la nuko. La resto de ties plumaro estas helbrungriza, kun pli malhela koloro en dorso. Ili havas blankajn pintojn fine de la vostoplumoj. Maskloj kaj inoj aspektas simile, sed la maskloj estas iom pli grandaj. Ili estas ofte ĉirkaŭ 27 aŭ 28 cm longaj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Tiuj turtoj troviĝas plej ofte solaj aŭ laŭ paroj, kvankam ili formas grandajn arojn ĉirkaŭ manĝejoj aŭ trinkejoj, ofte eĉ de centoj da birdoj. Ili estas tre bruemaj en tiuj grupoj, ne nur pro la varieco de voĉoj kiujn ili faras la tutan tagon (kaj ofte eĉ dumnokte), sed ankaŭ ĉar ili ekflugas bruege pro rapida kaj regula flugilfrapado. La kutima alvoko estas rutineca kaj krieca kverado, “kuk-kuurr,” kiujn ili ripetas dek ĝis tridej fojojn. ili havas alian pli klaran alvokon kio sonas kvazaŭ rido.

Medio[redakti | redakti fonton]

La Sudafrika turto ripozas en arbopintoj dumnokte kaj nutras sin surgrunde. Ili trinkas ĉefe frumatene. Ili manĝas ĉefe semojn, sed ankaŭ insektojn foje, ĉefe flugantajn formikojn. Kiam ili piediras surgrunde, ili movas sian kapon je ĉiu paŝo.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Tiuj turtoj reproduktiĝas dum ĉiu sezono; ili konstruas feblajn nestojn en arboj aŭ inter radikoj inter branĉoj. La ino demetas du helkremajn ovojn je ĉiu demetado, kiu estas kovota dum 15 tagoj tage de la masklo kaj nokte de la ino. La idoj elnestiĝas post 14 tagoj, kaj plenkreskuloj pretas denove reproduktiĝi nur post unu semajno. Tamen la masklo plumanĝigas la idojn eĉ post kiam la novaj ovoj jam estas demetitaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]