Sukereŭkalipto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Sukereŭkalipto
Folioj kaj ŝelo de sukereŭkalipto
Folioj kaj ŝelo de sukereŭkalipto
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Mirtaloj Myrtales
Familio: Mirtacoj Myrtaceae
Genro: Eŭkalipto Eucalyptus
Eucalyptus cladocalyx
F. Muell.
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La sukereŭkalipto (Eucalyptus cladocalyx; angle : sugar gum) estas eŭkalipto el Suda Aŭstralio. Ĝi estas nature trovata en tri diferencaj populacioj – en Flinders-Montaro, Duoninsulo Eyre kaj en Kanguru-Insulo. Sukereŭkaliptoj el Flinders-Montaro atingas altecojn de 35 m kaj havas la tipan "gum" –habiton – kun rekta trunko kaj krutaj branĉoj troviĝantaj ĉirkaŭ duonvoje supren. Ĉiu ĉefa branĉo finiĝas kun sia propra kanopeeto. Sukereŭkalipto estas komune kultivata por farmbienaj ventoŝirmiloj kaj por konstruligno. Tamen, arboj el Duoninsulo Eyre kaj Kanguru-Insulo estas multe pli mallongaj kaj ofte havas turditajn trunkojn.

Tiu aŭstralazia specio havas neniujn konatajn proksimajn parencojn ene de la eŭkalipta genro. Ĝi estas rimarkinda pro sia makulita bunta flava al oranĝkolora arboŝelo, nebrile grizaj-verdaj folioj kaj por la infloreskoj grupigitaj sur senfoliaj branĉetoj ene de la kanopeo.

La malnova ŝelo estas glata kaj griza, deĵetante laŭmaniere de neregulaj pecetoj por eksponi la freŝan flavan-brunan ŝelon. Somere la floroj estas kreme blankaj. La kapsuloj estas barele al urne formitaj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle Hall, Norman; R.D. Johnston; G.M. Chippendale 1975 : Forest trees of Australia, Australian Department of Agriculture, Forestry and Timber Bureau, Canberra, 334 p., pp. 82-83. ISBN O 642 98480 8
  • angle Holliday, I. 2002 : A field guide to Australian trees (3rd edition), Reed New Holland.
  • angle Cronin, L. 2000 : Key Guide to Australian Trees, Envirobook.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]