Sulka rozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
sulka rozo
Rosa rugosa Tokyo.JPG
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Subfamilio: Rosoideae
Genro: Rozo Rosa
Rosa rugosa
THUNB.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La sulka rozo (Rosa rugosa)[1], ankaŭ nomata kamĉatka rozoterpomrozo estas plantspecio el la genro Rozoj (Rosa) ene de la Rozacoj (Rosaceae). Ĝi originas el Orientazio kaj nun kreskas kiel neofito en multaj regionoj de la mondo.

ilustraĵo

Priskribo[redakti | redakti fonton]

la sulka rozo ĉe Katinger Damm en Schleswig, Holstinio, Germanujo
blanka vario
nematura rozfruktoj
Reife rozfrukto
silka rozo en vintro
de birdoj pikita rozfrukto
invadantaj silkaj rozoj en la marborda vegetaĵo de la insulo Juist, Germanujo
plenflora kultivaro Rosa rugosa 'Blanc Double de Coubert', Cochet-Cochet 1892
Rosa rugosa 'Dagmar Hastrup', Poulsen 1914

Rosa rugosa kreskas kiel somerverda arbusto, kiu atingas kreskoalton de ĉ. 1,50 metrojn. Ĝi disvastiĝas razensimile pere de subgrundaj stolonoj. Ĝi havas mallongajn kaj dikajn pikilojn. La alternesidantaj folioj estas 8 ĝis 15 cm longaj kaj nepare plumaj kun kvin ĝis naŭ folietoj. La folioj estas tipe sulkaj kaj similas al tiuj de terpomoj.

Ĝi floras de junio ĝis septembro. La malforte odorantaj, duseksaj floroj havas diametron de 6 ĝis 8 cm. La floroj estas radiosimetriaj kaj kvinnombraj kun duobla involukro. La kvin petaloj estas malhelrosea ĝis blanka. La rozfrukto estas kun diametro de du centimetroj relative granda kaj havas brikruĝan koloron.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La vegetativa multigado okazas per subgrundaj stolonoj. Per tio la planto povas gajni rapide grandan areon. La polenigado okazas per burdoj, abeloj kaj per skaraboj.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La origina kreskoregiono de Rosa rugosa etendiĝas de la ĉinaj provincoj Ĝilinio, Liaoning, Ŝandongo trans Koreio kaj la rusa fora oriento ĝis Japanio.[2] En multaj regionoj de la mondo plantita ĝi apartenas ofte al invadaj plantoj.

La sulka rozo estas en Mezeŭropo frostrezista ornamplanto, kiu estas kultivataj kiel heĝoj kaj kiel solulplanto.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La unua priskribo de Rosa rugosa okazis 1784 fare de Carl Peter Thunberg.[2] La specia epiteto rugosa estas latine kaj signifas „sulka“ kaj rilatas al la sulka aspekto de la folioj. Sinonimo de Rosa rugosa THUNB. estas Rosa ferox LAWRENCE kaj Rosa pubescens BAKER.[2]

Ĝardenhistorio[redakti | redakti fonton]

La plurfoje floranta sovaĝrozo estis kulitivaa ekde 1845 en Eŭropo [3] . Intertempe ekzistas pluraj kulturvario. Ekzemple:

  • 'Agnes', 1922, flava, odoranta
  • 'Dagmar Hastrup', 1914, rosea
  • 'Mme Georges Bruant', 1887, blanka
  • 'Rosa Zwerg', 1985, rosea
  • 'Rotes Meer', 1985, viola-ruĝa
  • 'Schneekoppe', 1985, blanka
  • 'Schneelicht', 1894, blanka, simpla
  • 'White Roadrunner', 2001, blanka, duonplena, forte odoranta

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ingo Kowarik: Biologische Invasionen – Neophyten und Neozoen in Mitteleuropa. 2., erweiterte Auflage. Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart 2010, ISBN 978-3-8001-5889-8
  • Heinrich Schultheis: Rosen. Die besten Arten und Sorten für den Garten. Ulmer, Stuttgart 1996, ISBN 3-8001-6601-1
  • Ruprecht Düll, Herfried Kutzelnigg: Taschenlexikon der Pflanzen Deutschlands und angrenzender Länder. Die häufigsten mitteleuropäischen Arten im Porträt. 7., korr. u. erw. Auflage. Quelle & Meyer, Wiebelsheim 2011, ISBN 978-3-494-01424-1.
  • Dietmar Aichele, Heinz-Werner Schwegler: Die Blütenpflanzen Mitteleuropas. Band 2: Eibengewächse bis Schmetterlingsblütengewächse. Franckh-Kosmos, Stuttgart 1994, ISBN 3-440-06192-2.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sulka rozo. W: FloraWeb.de. germane
  2. 2,0 2,1 2,2 Gu Cuizhi & Kenneth R. Robertson: Rosa.: Rosa rugosa, S. 358 – textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Wu Zheng-yi & Peter H. Raven (Hrsg.): Flora of China, Volume 9 – Pittosporaceae through Connaraceae, Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis, 2003. ISBN 1-930723-14-8.
  3. Kowarik, S. 285.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]