Lucio Kornelio Sulao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sulla)
Lucio Kornelio Sulao
Persona informo
Naskiĝo 138 a. K.
en Roma regno
Morto -78 a. K.
en Puteoli
Mortokialo cerbovaskula malsano
Lingvoj latina
Ŝtataneco Roma regno
Familio
Patro Lucius Cornelius Sulla
Patrino nekonata valoro
Frat(in)oj Cornelia • Publius Cornelius Sulla
Edz(in)o Julia • Aelia • Cloelia • Caecilia Metella Dalmatica • Valeria Messalla
Amkunulo Nicopolis • Metrobius
Infanoj Cornelia • Faustus Cornelius Sulla • Fausta Cornelia • Cornelius Sulla • Cornelia Postuma
Okupo
Okupo Romia politikisto • Ancient Roman military personnel • militestro • politikisto
vdr
Busto de nekonato, laŭaserte tiu de Sulao, Gliptoteko de Munkeno (inv. 309)

Lucio Kornelio SULAO (latinlingve Lucius Cornelius Sulla) (naskiĝis en 138 a.K., mortis ĉe Kumo en 78 a.K.) estis romia politikisto kaj generalo.

Lia kariero ekis en -105 en Afriko. Tiel kiel legato, li direktis la malpublikajn traktadojn kiuj ebligis lian generalon Kajon Marion venki Jugurton de Numidio. Poste, li asertis sian pozicion gajnante sukcesojn dum la invadoj kimbraj kaj teŭtonaj (de -105 al -101) kaj dum la socia milito (de -91 al -89). Iĝinte grava persono de romia politiko, li konkuris kontraŭ Mario kiu defendis la movadon de la demagogaj popolistoj (populares). Sulao aliĝis al la partio de la senata konservativa aristokrataro (latine optimates).

Konsulo en -88, li estris venkan militon kontraŭ Mitridato, reĝo de Ponto (Pontus), por regi la multajn grekajn urbojn en Malgrand-Azio, romia provinco ekde -129. Konflikto okazis por decidigi kiu direktos la unuan militon kontraŭ Mitridato. Sulao iris eĉ al Romo kun siaj rotoj por malebligi la nomumadon de Mario kiu estis favorata de la plebo sed ne de la senato.

Ree en Italio post la paco de Dardano en -85 kaj la reorganizado de la provinco Asia, li kun siaj aprobantoj devis fronti la aprobantojn de Mario kiuj ekregiĝis dum sia foresto. Post la unua interna milito en -81, dank'al venko de Sulaanoj, li estis nomumata ĉiama diktatoro. Li prenis tiam la kromnomon Felix (bonŝanca) kaj iniciis proskribadojn kiuj kondukis al la mortoj de multaj gravaj romanoj. Li restaŭris la potencon de la roma Senato en -79, esperante savi la aristokratan Respublikon, kaj limigis la potencon de la plebaj tribunoj, kiuj liaopinie ofte misuzis siajn rajtojn.

En -81, li igis Alerion, en Korsiko, romia kolonio. En -80, li igis ankaŭ Pompejon romian kolonion nomatan Colonia Veneria Cornelia Pompeii: la romiaj koloniistoj anstataŭis tiam la eks-loĝantojn forpelantajn el iliaj domoj.

Post tiaj reformoj, en -80, li emeritiĝis el la politiko. Li mortis du jaroj poste.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]