Szilveszter Lévay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Szilveszter Lévay
Szilveszter Lévay
Szilveszter Lévay
Persona informo
Naskonomo Szylvester Lévay
Naskiĝo 16-an de majo 1945 (1945-05-16) (78-jaraĝa)
en Subotica
Lingvoj anglaserba
Ŝtataneco HungarioSerbio
Okupo
Okupo komponisto • filmkomponisto • muzikisto
Verkoj Elisabeth
Mozart!
Rebecca
Marie Antoinette
Lady Bess
vdr

Szilveszter Lévay [silvester lEvai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lévay Szilveszter, serbe Силвестер Леваи estas hungara-jugoslaviana komponisto, muzikisto.

Szilveszter Lévay [1] naskiĝis la 16-an de majo 1945 en Subotica (Jugoslavio), nun en Serbio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Szilveszter Lévay apartenis al la hungara minoritato en Jugoslavio, pli poste en Serbio. Li komencis okupiĝi pri muziko en aĝo de 8, li gajnis la unuan muzikan konkurson en aĝo de 15. En 1972 li translokiĝis al Munkeno, kie li konatiĝis kun en:Michael Kunze kaj Udo Jürgens. Post 3 jaroj lia komponaĵo ricevis Grammy Award-on. Tiutempe li komponis ekzemple al Elton John. Inter 1980 kaj 2000 li komponis filmajn muzikojn en Holivudo. En la 21-a jarcento li vivas alterne en Munkeno, Holivudo kaj Vieno, li povas muzikadi per piano, saksofono, klarneto, orgeno.

Li edziĝis en 1980, lia edzino naskis 2 gefilojn.

Elektitaj filmaj muzikoj[redakti | redakti fonton]

  • Airwolf (televida serio, 37 epizodoj, 1984–1986)
  • Night of the Visitors (1988)
  • Food for Thought (1993)
  • Medicopter 117 (televida serio, 58 epizodoj, 1998–2007)
  • Angst! (2007)

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Fly, Robin, Fly (ŝlagro, unua en la ŝlagrolisto)
  • Elisabeth (muzikalo, 1992, Vieno)
  • Mozart! (muzikalo, 1999, Vieno)
  • Marie Antoinette (muzikalo, 2006, Tokio)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]