Szuhakálló

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Szuhakálló [suhakAlO] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Kazincbarcika.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Szuhakálló situas sur ebenaĵo, laŭ rojo Sajó preterfluas), laŭ flankovojoj. Kazincbarcika troviĝas 5, Miskolc 25 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1317 en formoj "Carlon", "Karlou", "Karlo". En 1356 tie okazis departementa kunveno. En la 15-a jarcento la komunumo ricevis rajton pri doganoprenado. Post la mezepoko la turkoj kelkfoje disrabis la vilaĝon, okazis ankaŭ pesto, fine senhomiĝis. La refondiĝo okazis iom for de Sajó. En la 19-a kaj 20-a jarcentoj oni minadis karbonon. En 1952 inundo okazis en la minejo, 3 ministoj mortis. Post 2 jaroj oni faris filmon laŭ la okazintaĵo. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, biblioteko, kuracejo, etbanko, poŝto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • grekokatolika preĝejo omaĝe al Sankta Triunuo de 1924, uzata ankaŭ de romkatolikoj
  • kalvinana preĝejo
  • nobeldomo de Darvas [darvaŝ], nun infanĝardeno
  • monumento pri falintoj dum la mondomilitoj kaj pri ministoj de 2000

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • hungara kaj germana Vikipedioj
  • Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
  • w.nagyvofely.hu
  • w.gyaloglo.hu
  • w.szuhakallo.hu