Sámuel Radnótfáy Nagy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sámuel Radnótfáy Nagy
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1803 (1803-01-01)
en Kluĵo
Morto 9-an de oktobro 1869 (1869-10-09) (66-jaraĝa)
en Peŝto
Lingvoj francapolahungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo teatra reĝisoroLiteratura tradukisto
vdr

Sámuel Radnótfáy Nagy [ŝAmuel radnOtfAi nafj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Radnótfáy Nagy Sámuel estis hungara oficisto, teatrestro.

Sámuel Radnótfáy Nagy [1] naskiĝis en 1803, li mortis la 9-an de oktobro 1869 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sámuel Radnótfáy Nagy post lernado li laboris en kancelierejo de Transilvanio, baldaŭ li havis la titolon kortega konsilisto. Ekde 1862 ĝis sia morto li estis teatrestro de Nacia Teatro (Pest). En tiu periodo li estis forte kritikita fare de ĵurnalistoj, tamen li havas meritojn. Li faris stabilajn financajn buĝetojn por la teatro, ĉar li havis apogojn de la kortego, li enkondukis devige la somerajn paŭzojn, li plibonigis la kulisojn, kostumojn. En 1865 li eldonis la unuan regularon de la teatro. Li fondis fondaĵon por la malriĉaj aktoroj. Liaj vicestroj estis Ferenc Erkel kaj Ede Szigligeti kaj estis jam ankaŭ 3 salajritaj reĝisoroj. Kelkfoje li tradukis.

Liaj tradukaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Feuillet: A kísértés (1862)
  • Fredro: Az egyetlen leány (1869)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.