Sándor Köleséri
Aspekto
Sándor Köleséri | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de aprilo 1972 (52-jaraĝa) en Miskolc |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Sándor Köleséri [ŝAndor koleŝEri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Köleséri Sándor estas hungara aktoro, nano-viro (132 centimetrojn alta).
Sándor Köleséri[1] naskiĝis la 25-an de aprilo 1972 en Miskolc.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sándor Köleséri post la naskiĝo estis edukita en Tarcal, sed li jam frekventis bazlernejon en Budapeŝto, poste li maturiĝis en 1990. Li faris diversajn laborojn laŭ la eblecoj. En 1995 György Klapka (negocisto) malkovris lin kiel rolanto en nana rolo. Depost tio li restis en teatra, filma kaj reklama vivoj kiel liberprofesiulo.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Romeo kaj Julieta - Péter
- Kiel plaĉas al vi - Vilmos
- Molière: La Mizantropo - oficiro
- Friedrich Schiller: Kabale und Liebe - Alex
- Jonathan Swift: Gulivero en Liliputo - Szirtherceg
- Lajos Parti Nagy: Ibusár - Pali Jénai
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Csinibaba (1997) – policano
- Portugál (2000) – traktoristo
- Kolorádó Kid (2010) - nanulo
- Spirál (2020) - revendisto de fiŝoj
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Hófehérke és a törpék titka (1992) - nigra kavaliro
- Mi kérünk elnézést! (serio, 2006) - diversaj roloj
- Oltári csajok (serio, 2018) - Manfréd Láng
- Inside (serio, 2021) - Jumbo
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- oficiala paĝo kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)
- filmoj