Tímea Paksy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tímea Paksy
Persona informo
Naskiĝo 22-an de januaro 1983 (1983-01-22) (41-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kajakisto • sporta trejnisto
vdr

Tímea Paksy [pakŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Paksy Tímea estas hungara kajakisto, mondĉampiono, trejnisto.

Tímea Paksy[1] naskiĝis la 22-an de januaro 1983 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tímea Paksy estis kajakisto en pluraj ĉefurbaj sportkluboj. Ŝi estis hungara ĉampiono 12-foje inter 2002-2011 individue aŭ teame, dum ŝi apartenis al la hungara nacia teamo jardekon. Tio ne sufiĉis esti olimpiano, sed en mondĉampionumoj ŝi estis la unua naŭfoje inter 2002-2007 individue aŭ teame kaj en eŭropaj ĉampionumoj ŝi venkis dekfoje inter 2002-2009 ĉiam teame. Ŝia partnero en kajako estis ekzemple Dalma Benedek, ŝia plej konata trejnisto estis Katalin Rozsnyói. Depost sia aktiva sporta kariero ŝi estis trejnisto ankaŭ eksterlande. Hejmenveninta ŝi vivis en Gyenesdiás kaj ŝi fondis akvosportan sportklubon en la proksima Keszthely, kie ŝi estis trejnisto kun sia edzo. Intertempe ŝi naskis 3 filinojn. Ŝi ricevis premion en 2007.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]