Tódor Romzsa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tódor Romzsa
Tódor Romzsa
Tódor Romzsa
Persona informo
Naskonomo Romzsa Tivadar György
Naskiĝo la  14-an de aprilo 1911(nun 1911-04-14)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Nagybocskó
Morto la 1-an de novembro 1947
en  Sovetunio Mukaĉeve
Mortokialo veneno
Lingvoj rusa
Ŝtataneco HungarioSovetunioHungara reĝlandoUnua respubliko de ĈeĥoslovakioDua respubliko de ĈeĥoslovakioHungara reĝlando
Alma mater Pontifika Gregoria Universitato • Collegium Russicum • Kolegio Germana kaj Hungara
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo
vdr

Tódor Romzsa [romĵa], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Romzsa Tódor, rusine Теодор Ромжa, ukrainie Теодор Юрій Ромжа estis hungaria rusina grek-katolika pastro, episkopo, martiro, beatulo.

Tódor Romzsa[1] naskiĝis la  14-an de aprilo 1911(nun 1911-04-14) en Nagybocskó (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Velikij Biĉkiv en Ukrainio), li mortis la 1-an de novembro 1947 en Mukaĉevo (Sovetunio, nuntempe en Ukrainio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tódor Romzsa apartenis al la rusina minoritato de Hungarlando ĝis 1918 kaj inter 1938-1945, intertempe al Ĉeĥoslovakio, depost 1945 al Sovetunio. Li maturiĝis en gimnazio en Chust en 1930, poste li studis teologion en Romo en Pontifika Gregoria Universitato, pli poste li pastriĝis en 1936. Hejmenveninta li mallonge soldatiĝis en la ĉeĥoslovakia armeo, en 1937 li estis paroĥestro. En 1939 li ekinstruis en seminario en Ungvár, sed en 1944 li iĝis grek-katolika episkopo de Munkács kiel la plej juna. Post kelkaj monatoj alvenis la Ruĝa Armeo kaj tuj volis transformigi la grek-katolikan eklezion al ortodoksa (sub influo de Moskvo). Romzsa kontraŭstaris, tial li estis mortigita per atenco. Kiel martiro li iĝis beatulo en 2001.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]