Tünde Szabó (aktoro)
Aspekto
Tünde Szabó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de februaro 1945 en Komárom |
Morto | 2-an de aprilo 2021 (76-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1967) |
Familio | |
Amkunulo | László Hetey |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Tünde Szabó [sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó Tünde estis hungara aktoro, voĉoaktoro.
Tünde Szabó[1][2] naskiĝis la 3-an de februaro 1945 en Komárom, ŝi mortis la 2-an de aprilo 2021.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Tünde Szabó akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1967. Ŝia ĉefinstruisto estis Ottó Ádám. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Teatro de Kecskemét. Inter 1968–1973 ŝi estis membro de Nacia Teatro (Pécs), poste de Gaja Scenejo, fine de Teatro de Nyíregyháza. Ŝi havis filmajn rolojn ekde la studentaj jaroj. Ŝi ricevis premiojn en 1994 kaj 1997, krome ŝi havis la titolon "eterna membro de Teatro de Nyíregyháza. Lia vivkunulo estis László Hetey.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare: Multa Bruo pri Nenio - Beatrice
- Nikolaj Gogol: La Revizoro - edzino de urbestro
- Molière: Tartufo - S-ino Pernelle
- Joseph Stein – Jerry Bock: Violonisto sur la tegmento - Golde
- Bertolt Brecht – Kurt Weill: Trigroŝa opero - Celia Peacock
- Sofoklo: Ödipus - Teiresias
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde - Ilma
- Gyula Krúdy: Rezeda Kázmér Fruzsina Császár
- István Zágon - Károly Nóti - Mihály Eisemann: Hyppolit, la lakeo - Aranka
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Színe és fonákja (mallonga filmo, 1964)
- Holnap lesz fácán (1974) - instruistino
- Kisváros (televizia serio, 2001)
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Catherine Allégret, Honor Blackman[3]
Ŝiaj dramoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Kvantum Fantom csapdája