Táchira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Taĉiro (venezuela ŝtato))
Táchira
Subŝtato
FlagoBlazono
subŝtato de Venezuelo [+]

LandoVenezuelo

Supermara alteco1 303 m [+]
ĈefurboSan Cristóbal
- koordinatoj8° N, 72° U (mapo)7.8333333333333-72.083333333333Koordinatoj: 8° N, 72° U (mapo)
Areo11 100 km² (1 110 000 ha) [+]


ISO 3166-2VE-S

Táchira (Tero)
Táchira (Tero)

Táchira (Táchira)
Táchira (Táchira)
DEC
Táchira
Táchira

Map
Táchira

Vikimedia Komunejo:  Táchira [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Táchira (tAĉira), estas sudokcidenta ŝtato de Venezuelo, en la regiono de Andoj. Ĝia metropolo estas la urbo de San Cristóbal. Ĝi limigas ĉe la nordo kun la Zulia ŝtato, ĉe la oriento kun la ŝtato Mérida kaj Barinas, ĉe la sudo kun Apure, kaj ĉe la okcidento kun la Kolombia respubliko. Ĝia loĝantaro estas 1 263 628 homoj kaj ĝia surfaco 11 100 km².

En Táchira oni malkovris petrolon la unuan fojon en Venezuelo en la jaro 1878, tamen gi finiĝis rapide. Nun ĝia ekonomio baziĝas sur agrokulturo, industrio kaj minado. Táchira ne posedas marajn havenojn, tamen tra la limurbo San Antonio havas multe komercan interŝanĝon kun Kolombio.

Táchira estas speciale montara, tamen ankaŭ ekzistas ebenaĵon en la nordan kaj sudan regionojn. La ĉefaj montoj estas "El Púlpito", "Páramo del Batallón", "El Tamá", "Páramo de La Negra" kaj "Páramo del Zumbador; ĉiuj inter 2 850 ĝis 4 000 m. Grava rivero estas Apure, kiu ekfluas pro la kunfluejo de la rivero Torbes kaj de la rivero Uribante kaj fluas en direkto al Orinoko.

La plej ĉefaj urboj estas San Cristóbal (la metropolo), Táriba, Rubio, Colón, San Antonio, La Grita kaj Palmira.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]