Yaracuy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yaracuy
Subŝtato
FlagoBlazono
subŝtato de Venezuelo [+]

LandoVenezuelo

Supermara alteco267 m [+]
ĈefurboSan Felipe
- koordinatoj10° N, 69° U (mapo)10.3-68.7Koordinatoj: 10° N, 69° U (mapo)
Areo7 100 km² (710 000 ha) [+]

Loĝantaro499 049 [+] (2005)
Denseco70,29 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC-04:00 [+]
ISO 3166-2VE-U

Yaracuy (Tero)
Yaracuy (Tero)

Yaracuy (Yaracuy)
Yaracuy (Yaracuy)
DEC

Map
Yaracuy

Vikimedia Komunejo:  Yaracuy [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La ŝtato Yaracuy [jaraKUi] estas unu el la 24 federaciaj subŝtatoj de Venezuelo lokita en la Regiono Centrokcidenta en la centro-nordo de la lando. Ĝia ĉefurbo estas la urbo San Felipe. Havas geografian areon da 7 100 km² kio reprezentas la 0,77 % de la Nacia Teritorio. Posedas ĉirkaŭkalkulitan loĝantaron en la jaro 2015 de 693 876 da loĝantoj laŭ la Nacia Instituto de Statistiko, okupante la 18-an rangon de la plej loĝataj ŝtatoj el Venezuelo.[1]

Limiĝas norde kun la ŝtato Falcón, sude kun la ŝtatoj Portuguesa kaj Cojedes, okcidente kun la ŝtato Lara kaj oriente kun la Golfo Triste kaj la ŝtatoj Carabobo kaj Cojedes. Posedas 14 aŭtonomajn komunumojn kaj 21 civilajn parokojn. Ĝiaj ĉefaj urboj estas: San Felipe, Yaritagua, Chivacoa, Nirgua, Cocorote, Urachiche kaj Aroa.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

Yaracuy estas la nomo de kaciko de la zono kiu kontraŭstaris reziston al la konkero, ĝi derivas sian nomon de la vortoj jirajara Yara - Yaraí, kiu volas diri «kapti akvon» kaj Cuí- Cu-í, «tie for»; do Yaracuy signifas «Kapti akvon de for» aŭ «Kapti akvon de tie for».

Politikaj dividoj[redakti | redakti fonton]

La ŝtato Yaracuy estas konstituitaj de 14 komunumoj kaj 21 parokoj:

Flago Blazono Komunumo Ĉefurbo Mapo Foto
Bastidas San Pablo
Bolívar Aroa
Bruzual Chivacoa
Cocorote Cocorote
Independencia Independecia
Trinidad Boraure
Monge Yumare
Nirgua Nirgua
Páez Savano de Vito
Peña Yaritagua
San Felipe San Felipe
Sucre Guama
Urachiche Urachiche
Veroes Farriar

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Fundación de Investigación Tecnológica y de La Gestión Integral (FITGI)2009 0251-9762745

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]