Tajvana Nacia Universitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tajvana Nacia Universitato
Fasado de la Tajvana Nacia Universitata Biblioteko
Fasado de la Tajvana Nacia Universitata Biblioteko
nacia universitato • esplorada universitato • comprehensive university • eldonejo de malfermita aliro
moto 敦品勵學‧愛國愛人
Dūnpǐn Lìxué, àiguó àiren
Kultivi virton, altnivelan intelekton;
amu vian propran landon,
amu vian propran popolon.
Informoj
fondodato 1928
speco publika, ŝtata
Situo
Geografia situo 25° 0′ 58″ N, 121° 32′ 10″ O (mapo)25.016121.536Koordinatoj: 25° 0′ 58″ N, 121° 32′ 10″ O (mapo)
lando Tajvano
adreso [106]臺北市大安區羅斯福路四段1號
Nombroj
nombro de studentoj 31 799 vd (stato: 2022)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• ORCID
arXiv
Asocio de la Universitatoj de la Pacifika Bordo
• Open Education Global vd
filioj
• Yen Tjing Ling Industrial Research Institute, National Taiwan University vd
Tajvana Nacia Universitato (Tajvano)
Tajvana Nacia Universitato (Tajvano)
DEC
Tajvana Nacia Universitato
Tajvana Nacia Universitato
Map
Tajvana Nacia Universitato
vdr

Tajvana Nacia Universitato (ĉine 國立臺灣大學, Kok-li̍p Tâi-oân Tāi-ha̍k, angle National Taiwan University, akronime NTU) estas nacia publika esplora universitato en Tajpeo, Tajvano [1]. Ĝi estis konsiderata kiel la plej prestiĝa universitato en Tajvano [2][3].

En 2010, la studentaro konsistis el 17.514 bakalaŭraj studentoj kaj 15.824 bakalaŭraj. ​La universitato konsistas el 11 fakultatoj , 54 fakoj, 103 postdiplomaj institutoj kaj 4 esplorcentroj, ĝi estas pli ofte konata kiel "Táidà" (台大). Ĝia 1,086,167 m² ĉefa kampuso situas en la Da'an-distrikto de Tajpeo. Krome, la universitato havas 6 aliajn kampusojn en la urbo, kun totala areo de 345 830 000 m².

NTU havas fortan rilaton kun la Centra Akademio de Respubliko Ĉinio (Academia Sinica).

Centra Administra Konstruaĵo
La origina konstruaĵo de la Tajvana Nacia Universitata Hospitalo en Tajpeo
Tajvana Nacia Universitata Biblioteko

Historio[redakti | redakti fonton]

La originoj de la Nacia Universitato devenas de la Imperio de Japanio dum ĝia regado super Tajvano fondis la Imperia Universitato Taihoku japane 台北帝国大学, Taihoku teikoku daigaku, kiu estis fondita en 1928 kaj estas unu el naŭ imperiaj universitatoj [4]. Post la transdono de Tajvano al la Respubliko Ĉinio, la universitato ricevis sian nunan nomon en 1945.

Post Dua mondmilito la registaro de la Respubliko Ĉinio reorganizis la institucion por koncentriĝi pri ĉinlingvaj studentoj. La universitato estis renomita Nacia Tajvana Universitato la 15-an de novembro 1945 kaj Lo Tsung-lo estis nomumita prezidanto. En 1962 komenciĝis komunaj projektoj kun Academia Sinica. La nokta fako estis enkondukita en 1967.​ Inter 1972 kaj 1975 okazis la okazaĵo de la Filozofia Fako, dum la periodo de aŭtoritata registaro, kiu kaŭzis la eksigon de pluraj instruistoj.​

En 1988 nova universitata biblioteko estis malfermita.​ En 1999, la noktosekcio kaj la Daŭriga Edukado-Centro kunfandiĝis por krei la Sekcion de Daŭra Eduko kaj Profesia Evoluo. Lee Si-Chen, la nuna prezidanto, ekoficis en 2005.​

Studoj[redakti | redakti fonton]

NTU ofertas gradojn, magistrojn kaj doktorecoj en diversaj fakoj. Studentoj povas elekti kursojn ofertitajn de iu ajn el la fakultatoj; tamen, la postulataj kursoj indikitaj por ĉiu majoro devas esti kompletigitaj por gajni la gradon. La studento devas elekti la fakon dum aliĝo en la universitato; iuj specialaĵoj estas pli konkurencivaj ol aliaj kaj postulas pli altan poentaron en la nacia alirekzameno. En la lastaj jaroj, medicino kaj financo estis la plej petitaj kursoj. La plej multaj specialaĵoj estas kompletigitaj en kvar jaroj, dum aliaj kiel ekzemple dentokuracado kaj medicino povas daŭri ses kaj sep jarojn, respektive.

NTU devigas la plej multajn el siaj bakalaŭraj studentoj kompletigi kernan instruplanon, kiu inkluzivas ĉinlingvajn klasojn, la anglan, sportedukon kaj publikan servon. La medicina fakultato ankaŭ diktas, ke ĉiu el siaj studentoj prenu klasojn pri Filozofio kaj Sociologio kaj seminarioj pri etiko kaj mortoscienco (tanatologio). Milita trejnado ne plu estas deviga kurso por viroj, sed estas antaŭkondiĉo se ili devas peti eniron kiel ŝtatoficistoj dum deviga militservo.

La totala nombro de studentoj, inkluzive de tiuj aliĝitaj en la Lernejo de Profesiaj kaj Daŭraj Studoj, altiĝas al pli ol 33,000, inkluzive de pli ol 17,000 bakalaŭraj studentoj kaj 15,000 gradstudantoj. Kaj universitata kunlaborantaro kaj studentoj produktis pli ol 5 000 esplorpublikaĵojn en 2010. [5]

La Programo pri Internacia Ĉinlingva (ICLP), fondita de Stanforda Universitato, situas ĉe Nacia Tajvana Universitato.

Organizo[redakti | redakti fonton]

Kampusoj[redakti | redakti fonton]

La kvin kampusoj estas:

  • Ĉefa kampuso (113 hektaroj, troviĝita en Daan Distrikto, Taipei)
  • kampuso Shuiyuan (7.7 hektaroj, troviĝita en Zhongzheng Distrikto, Taipei)
  • kampuso Altlernejo de Medicino (troviĝita en Zhongzheng Distrikto)
  • kampuso Yunlin (54 hektaroj, troviĝita en Junlin Gubernio)
  • kampuso Zhubei (22 hektaroj, troviĝita en Hsinchu Gubernio)

Fakultatoj[redakti | redakti fonton]

  • Biorimedoj kaj agrikulturo
  • Vivsciencoj
  • Elektrotekniko kaj komputiko
  • Homaj Sciencoj
  • Inĝenieristiko
  • Medicino kun rilata Universitata Hospitalo
  • Natursciencoj
  • Publika sano
  • Juraj Sciencoj
  • Sociaj Sciencoj
  • Administrado

Graveco[redakti | redakti fonton]

La graveco kiel elita universitato en Tajvano estas ekz. klara de la domina rolo de iliaj diplomiĝintoj en politiko: Ekde la establado de rektaj demokrataj prezidant-balotoj en Tajvano (1996), en la sekvaj kvin balotoj el 19 kandidatoj por la oficejo de prezidanto aŭ vicprezidanto, ambaŭ la registaro kaj de la opoziciaj partioj, 13 estis NTU-diplomiĝintoj, inkluzive de ses jurstuddiplomiĝintoj, kiel ekzemple la aktuala Prezidanto Tsai Ing-wen (DPP) kaj ŝia Antaŭulo Ma Ying-jeou (KMT) kaj (DPP). Ĉiuj kvar el la rekte elektitaj prezidantoj de Tajvano ekde 1996 estis diplomiĝintoj de NTU.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Archived copy. Arkivita el la originalo je August 6, 2021. Alirita August 6, 2021.
  2. Taiwanese students get ‘mental health days’ as suicides rise (angle) (2023-08-31). Alirita 2023-11-09.
  3. National Taiwan University (NTU) | Find Your Opportunity. Alirita 2023-11-09.
  4. About NTU - About - National Taiwan University (angle). Alirita 2018-11-20.
  5. NTU-statistikoj Konsultita la 10-an de majo 2012.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]