Tamás Lábady

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tamás Lábady
Tamás Lábady
Tamás Lábady
Persona informo
Naskiĝo 6-an de julio 1944 (1944-07-06)
en Baja
Morto 11-an de aŭgusto 2017 (2017-08-11) (73-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Pécs
Infano 1
Okupo
Okupo advokatolektoro
vdr

Tamás Lábady [tamAŝ lAbadi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lábady Tamás estis hungara juĝisto, konstitucia juĝisto, altlerneja instruisto.

Tamás Lábady[1] naskiĝis la 6-an de julio 1944 en Baja, li mortis la 11-an de aŭgusto 2017.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tamás Lábady maturiĝis en gimnazio en Pécs, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Janus Pannonius en 1968. Post la diplomo li laboris en administracio de Pécs, post 2 jaroj li akiris juĝistan diplomon. Inter 1970-1976 li estis juĝisto en Siklós, poste en Pécs. Inter 1974 kaj 1999 li ankaŭ instruis en la menciita universitato (ekde 1991 en rango docento), fine ekde 1996 ankaŭ en Katolika Universitato Péter Pázmány. En tiu periodo en 1988 li kandidatiĝis ĉe la Hungara Scienca Akademio. Inter 1990-1999 li estis konstitucia juĝisto. Li ricevis 3 premiojn inter 1999-2012. Li havis edzinon, kiu naskis filon.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A nem vagyoni kárpótlás iránti igények a bírói gyakorlatban (1986)
  • A nemvagyoni kártérítés újabb bírói gyakorlata (1993)
  • A magyar magánjog (polgári jog) általános része (1997)
  • Mozaiktöredékek a Pécsi Ítélőtábla tudományos műhelyéből (kunredaktoro, 2007)
  • A magánjog általános tana (2013)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]