Saltu al enhavo

Tamás Jordán (kuracisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tamás Jordán
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1538 (1538-11-30)
en Kluĵo
Morto 6-an de februaro 1585 (1585-02-06) (46-jaraĝa)
en Brno
Tombo church of Saint John the Baptist and Saint John the Evangelist (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Princlando Transilvanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Bazelo
Universitato de Padovo
Profesio
Okupo armea kuracisto
publikigisto
kuracisto
balneologist (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Medicino, epidemiologio kaj Banoterapio Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

JORDÁN Tamás (pr. jorda:n tama:ŝ), Kolozsvári Jordán estis hungara kuracisto naskita en Koloĵvaro 1539 kaj mortinta en Brünn la 6-an de februaro 1585.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tamás Jordán studis en Francio, Italio kaj en la universitato de Vieno li havigis diplomon de kuracisto. Li estis en 1566 bivaka kuracisto de la armeo imperiestra luktanta kontraŭ la turkoj. En 1570 li estis ĉefkuracisto de Moravio. Li estis la unua, kiu studadis kaj diskonigis la epidemion morbus hungaricus, kiu verŝajne estis la la tifo ekzantema. Li agadis ankaŭ kiel pestkuracisto. Li konstatis, ke la sifiliso povas disvastiĝi ankaŭ sen seksaj kontaktoj. Li priskribis plure de kuracakvoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • De aquis medicatis in genere… (Basiliae, 1575);
  • Petis phaenomena… (Francofurti 1576);
  • Morbus Bruno-Gallicus…(Francofurti, 1577);
  • De aquis medicatis Moraviae… (Francofurti, 1586).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.