Tamás Veréb
Etoso
Tamás Veréb | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de februaro 1994 (30-jaraĝa) en Miskolc |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Miskolci Egressy Béni-Erkel Ferenc Alapfokú Művészeti Iskola (en) (–dekjaro de 2000) Grammar School of Diósgyőr (en) (–2012) |
Okupo | |
Okupo | teatra aktoro filmaktoro kantisto |
Tamás Veréb [tamAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Veréb Tamás estas hungara muzikalkantisto, infana aktoro.
Tamás Veréb[1][2] naskiĝis la 8-an de februaro 1994 en Miskolc.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Tamás Veréb maturiĝis en gimnazio en Diósgyőr, sed li lernis ankaŭ muziklernejo kaj ekde 2007 en aktorlernejo de Margit Földessy. Pli frue li jam debutis en aĝo 9 en Nacia Teatro (Miskolc). Inter 2007-2010 li ricevis kvarfoje stipendiojn, inter 2013-2018 li estis membro de Operetoteatro (Budapeŝto). Intertempe li akiris diplomon en muzikarta instituto de Universitato de Miskolc en 2016. Same en 2016 li akiris kantistan televizian konkurson. Li edziĝis en 2020, sed en la sekva jaro li divorcis.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare: Romeo kaj Julieta (muzikala versio) - vira titolrolo
- László Dés: En Eŭropo ie (muzikala versio) - Csóró
- Isten pénze - Scrooge
- Szilveszter Lévay: Mozart! - titolrolo
- en:Claude-Michel Schönberg: Miss Saigon - Chris
- Szép nyári nap - Péter
- Marie Antoinette - Jacques Hébert
Liaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Kiállítás (mallonga filmo, 2004)
- Tréfa (2009) - Bromberg
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio