Tanĝero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elkosma vido

Tanĝero, arabe طنچة (Tanĝa), estas havenurbo en Maroko, iom okcidente de la Ĝibraltara Markolo. En 2004 ĝi havis 620.400 loĝantojn.

Historio

Tanĝero estis fondita de kartaganoj en la 5-a jarcento antaŭ nia epoko, sub la nomo Tingis. Ĝi estis konkerita de Romio kaj poste estis regata de Bizanco. En 702 ĝin konkeris araboj, en 1471 portugaloj, en 1661 britoj. En 1684 ili transdonis la urbon al Maroko.

En 1912 Maroko estis dividita inter Francio kaj Hispanio; Tanĝero iĝis okupita de Hispanio. Ek de 1923 ĝi ricevis ekster-regnan, internacian statuson, sub komuna administrado de Francio, Hispanio, Britio, de 1928 ankaŭ Italio.

Dum la Dua Mondmilito inter 1940 kaj 1945 Hispanio sola administris la urbon. Je la 29-a de oktobro 1956 la "protokolo de Tanĝero" decidis reunuigon de Tanĝero al Maroko.

Famuloj

En la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj pluraj alilandaj verkistoj vivis en Tanĝero, ekz. Tennessee Williams kaj Truman Capote.

En Tanĝero mortis hungara-usona Pál Lukács (aktoro).


Ĝemelurboj