Tanaka-memorando

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Tanaka-memorando aŭ Tanaka-memorigaĵo (Japane: 田中メモリアル [tanaka memoriaru] aŭ 田中上奏文 [tanaka ĵo:so: bun], lit. Naciapolitika Plano de Tanaka al Imperiestro) estis japana falsa dokumento el 1927, en kiu la ĉefministro de Japanio Tanaka Giichi prezentis planon al imperiestro Hirohito pri strategio por domini la mondon. Kvankam la materialo ŝajnas esti falsaĵo, la skizitan strategion sekvis Japanio dum la Ĉina-Japana Milito kaj dum la Dua Mondmilito.

La strategio celis konkeron de Ĉinio, Manĉurio, Mongolio kaj fine tiun de orienta Azio.

Apero de dokumento[redakti | redakti fonton]

Pri ties origino oni scias nenion, nur spekuladojn. Laŭ japanaflanka informo, en septembro 1929 la japana registaro akiris la dokumenton kaj eksciis, ke la ĉina registaro planas publikigi ĝin en la 3-a Instituto pri Pacifikaj Rilatoj. Arita Hachiro, fakestro pri Azio de Ministrejo pri Eksterlandaj Aferoj trovis la dokumenton falsa pro eraroj en ĝi, kaj li planis, ke li malkovrus falsa la dokumenton, kiam la ĉina registaro publikigus ĝin. Tamen, laŭ informo de Kanichi-club, la ĉina registaro nuligis publikigi pro konsilo el alia lando.

La dokumento estis unuafoje publikigita en 1929, en la decembra numero de China Critic (nun Affiair Monthly, 時事月報) en Nankino. Esperanta traduko estis eldonita en 1938 de Orienta Kuriero kaj Voĉoj el Oriento.