Teksta aleksandria tipo
La teksta aleksandria tipo (konata ankaŭ kiel neŭtra aŭ egipta) estas unu el diversaj teksta tipoj utiligitaj en la teksta kritiko de la Nova Testamento por priskribi kaj kunigi la tekstan karakteron de la bibliaj manuskriptoj. La aleksandria tipo estas la formo de la Nova Testamento en greklingva kiu plej oftas en la antikvaj dokumentoj postrestintaj kaj tiu utiligata en la kopta lingvo.
La sinsekvaj manuskriptoj, ekde la 9-a jarcento, fariĝis multe pli komuna kaj restas la baza teksto de la ortodoksa eklezio kaj de la plej granda parto de la protestantaj tradukoj epoke de la reformo. La plej grandaj partoj de la modernaj tradukoj, male, utiligas la eklektikan grekan tekston kiu pli alprolksimiĝas al tiu aleksandria.
Karakterizoj
[redakti | redakti fonton]Ĉiuj manuskriptoj de ĉiuj tekstaj tipoj estas procente de 85% identaj, kaj kaj granda parto de la malsamecoj koncernas la ordon de la vortoj aŭ la ortografion.
Kompare kun la aliaj tipoj, la aleksandriaj atestantoj emas esti pli mallongaj; krome oni opinias ke ili emas etendiĝi aŭ parafrazi la tekston.
Iuj manuskriptoj de la aleksandria tipo prezentas korektojn de bizanca tipo intermititajn de sinsekvaj manoj, (Papiruso 66, Codex Sinaiticus, Codex Ephraemi, Codex Regius, e Codex Nova Testamento 48).[1]
Kompare kun la atestatoj de la teksta bizanca tipo, la aleksandriaj tekstoj emas:
- prezenti pli granad nombron de bruskaj legvariantoj, kiel anticipa fino de la Evangelio laŭ Marko (16,9), Mateo 16, 2b-3 kaj la Jesuo kaj la virino adulta (Johano 7,53-8, 11);
- montri pli da legvarianoj inter la pasaĵoj paralelaj de la sinoptikaj Evangelioj, kiel en la versio de Luko de la Patro nia, kiu en la aleksandria versio komenciĝas kun «Patro...», dum en tiuj bizancaj oni legas, analoge al Mateo 69, «Patro nia kiu esta en la ĉieloj...»;
- prezenti pli altan proporcion de "malfacilaj" legtekstoj, kiel en Mateo 24, 36, kiu en la aleksandria teksto estas: «Sed tiun tagon kaj horon neniu scias, nek la Filo, sed nur la Patro», dum en la bizancaj tekstoj mankas «nek la filo», evitante tiel ke Jesuo mankus je la dia ĉioscieco
Kompreneble tiuj tinklinoj ne estas reguloj: ekzemple, en iuj pasaĵoj de la Evangelio laŭ Luko, la manuskriptoj de la okcidenta teksta tipo rakontas mallongigitan version (la tieldiritajn "okcidentaj ne-interpolaĵoj"), dum foje la bizancaj manuskriptoj entenas malsamecojn inter la sinoptikoj kiuj malĉeestas en la tekstaj tipoj okcidentaj kaj aleksandriaj, kiel en la greka alestiĝo de la lastaj arameaj paroloj sur la kruco, kiujn la bizancaj manuskriptoj entenas kiel «Eloi, Eloi..» en Marko (15,34), kaj kiel «Eli, Eli..» en Mateo (27,46).
Aleksandriaj manuskriptoj
[redakti | redakti fonton]Ĝis la 10-a jarcento, la grekaj tekstoj estis majuskle skribitaj, kun notoj uncialaj. En 9-a kaj 10-a jarcentoj nova skribostilo, bazita sur minusklaj literoj, anstataŭis la uncialajn. Ĉar la plej granda parto de la grekaj manuskriptoj esti rekopiitaj kaj tiuepoke la pergameno, sur kiu ili estis skribitaj, estis skrapita por formovi la inkon kaj ĝin igi utiligebla, la grekaj manuskriptoj de antaŭ la 9-a jarcento estas multe maloftaj; spite de tio, 9 de ili, pli ol duono de tiuj konservataj, estas atestantoj pri stilo de aleksandria stilo pli/malpli pura. Inter ili troviĝas preskaŭ kompletaj manuskriptoj de la Nova Testamento, kiel laCodex Vaticanus kaj la Codex Sinaiticus, datitaj “komence de la 4-a jarcento.
Precipaj manuskriptoj
[redakti | redakti fonton]Signo | Nomo | Datado | Enhavo |
46 | Chester Beatty II | ĉ. 200 | Paŭlaj epistoloj |
66 | Bodmer II | ĉ 200 | Evangelioj |
72 | Bodmer VII/VIII | ¾-a jarcento | 1-2 Petro; Judaso Tadeo |
75 | Bodmer XIV-XV | 3-a jarcento | fragmentoj de Luko kaj Johano |
ﬡ | Codex Sinaiticus | 330-360 | Nova Testamento |
B | Codex Vaticanus | 325-350 | Mateo — Hebreoj 9, 14 |
A | Codex Alexandrinus | ĉ. 400 | (krom la Evangelioj) |
C | Codex Ephraemi Rescriptus | 5-a jarcentoj | (krom la Evangelioj) |
Q | Codex Guelferbytanus B | 5-a jarcento | fragmentoj de Luko kaj Johano |
T | Codex Borgianus | 5-a jarcento | fragmetoj de Luko kaj Johano |
I | Codex Freerianus | 5- jarcentoj | Paŭlaj epistoloj |
Z | Codex Dublinensis | 6-a jarcentoj | fragmentoj de Mateo |
L | Codex Regius | 8-a jarcento | Evangelioj |
W | Codex Washingtonianus | 5-a jarcento | Luko 1,1–8: 12; Jo 5,12–21; 25 |
057 | Uncialo 057 | 4/5-a jarcento | Agoj 3,5–6,10-12 |
0220 | Uncialo 0220 | 6- jarcento | Nova Testamento (krom Apokalipso) |
33 | Minusklo 33 | 9-a jarcento | Romanoj |
81 | Minusklo 81 | 1044 | Agoj, Paŭlaj epistoloj |
892 | Minusklo 892 | 9- jarcento | Evangelioj |
Aliaj manuskriptoj
[redakti | redakti fonton]- Papirusoji
1, 4, 5, 6, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 22, 23, 24, 26, 27, 28, 29, 30, 31, 32, 33, 34, 35, 37, 39, 40, 43, 44, 45, 47, 49, 51, 53, 55, 56, 57, 61, 62, 64, 65, 70, 71, 72, 74, 77, 78, 79, 80 (?), 81, 82, 85 (?), 86, 87, 90, 91, 92, 95, 100, 104, 106, 107, 108, 110, 111, 115, 122.
- Uncialoj
Codex Coislinianus, Codex Porphyrianus (tkrom Agoj kaj Apokalipso), Codex Dublinensis, Codex Sangallensis 48 (nur Marko), Codex Zacynthius, Codex Athous Lavrentis (en Marko kaj en la Katolikaj epistoloj), Vaticanus 2061, 059, 068, 071, 073, 076, 077, 081, 083, 085, 087, 088, 089, 091, 093 (1 Pietro), 094, 098, 0101, 0102, 0108, 0111, 0114, 0205, 0207, 0223, 0225, 0232, 0234, 0240, 0243, 0244, 0245, 0247, 0254, 0270, 0271, 0274.
- Minuskloj
20, 89, 94, 104, 164, 215, 241, 254, 322, 323, 326, 376, 383, 579, 614, 718, 850, 1006, 1175, 1241, 1611, 1739, 1841, 1852, 1908, 2040, 2053, 2062, 2298, 2344 (CE, Rev), 2351, 2464.[2]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ E. A. Button, An Atlas of Textual Criticism, Cambridge, 1911, p. 13.
- ↑ David Alan Black, New Testament Textual Criticism, Baker Books, 2006, p. 64.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Bruce Metzger, Bart Ehrman, The Text Of The New Testament: Its Transmission, Corruption and Restoration, Oxford University Press, 2005.
- Bruce Metzger, A Textual Commentary On The Greek New Testament: A Companion Volume To The United Bible Societies' Greek New Testament, 1994, United Bible Societies, London & New York, pp. 5*, 15*.