Teofilakto Simokates

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Teofilakto Simokates
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 579 (0579-11-30)
en Egiptio
Morto 30-an de novembro 629 (0629-11-30) (50-jara)
Lingvoj antikva greka
Ŝtataneco Bizanca imperio
Okupo
Okupo historiisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Teofilakto Simokates (en Mezepoka greka lingvo: Θεοφύλακτος Σιμοκάτ(τ)ης Theophylaktos Simokat(t)es; latine Theophylactus Simocattus)[1] estis bizanca historiisto de la komenco de la 7-a jarcento, rangebla kiel la lasta historiisto de la Malfrua Antikveco, kiu verkis en la regotempo de Heraklio (ĉirkaŭ 630) pri la fino de la epoko de la imperiestro Maurikios (582–602).[2]

Simokates estas plej bone konata kiel la verkisto de historio en ok libroj pri la regado de la imperiestro Maurikios (582–602), pri kies periodo li estas tre utila kaj la plej antikva fakulo. Tamen, lia verko estas malpli grava ol tiu de Prokopio kaj lia mem-konscia klasikisma stilo estas bombasta, sed ĉiuokaze li estas grava informofonto pri la Slavoj, la Avaroj kaj la persianoj de la 7-a jarcento, kaj pri la tragika morto de la imperiestro.[3] Li mencias la militon de Heraklio kontraŭ la Persianoj (610–28), sed ne tiun kontraŭ Araboj (eke en 634), kaj tiel plej verŝajne li estis verkanta ĉirkaŭ 630. Inter siaj fontoj li uzis la historion de Johano de Epifanio.

Nikolao Koperniko trandukis grekajn versojn de Teofilakto en Latinan prozon kaj publikigis sian tradukon, dediĉitan al sia onklo Lucas Watzenrode, en Krakovo en 1509 fare de Johann Haller. Ĝi estis la nura libro kiun Koperniko iam publikigis per si mem.[4]

Simokates estis ankaŭ aŭtoro de Fizikaj Problemoj, verko pri natura historio,[5] kaj de kolekto de 85 eseoj en epistola formo.[6]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "disdegn-naza kato". Aliaj formoj de la nomo estas Simokattos kaj Simokatos.
  2. J.D.C. Frendo, "History and Panegyric in the Age of Heraclius: The Literary Background to the Composition of the 'Histories' of Theophylact Simocatta", Dumbarton Oaks Papers, 1988.
  3. Gravaj eldonoj publikigitaj en 1609, eld. pr. de Johan Isaksson Pontanus kaj C.G. de Boor en 1887.
  4. Angus Armitage, The World of Copernicus, pp. 75–77.
  5. Cf. eld. J. Ideler en Physici et medici Graeci minores, i. 1841.
  6. La plej bonkvalita eldono estis publikigita en 1873 fare de R. Hercher en Epistolographi Graeci. La leteroj estis tradukitaj en Latinan fare de Koperniko en 1509, represitaj en 1873 fare de F. Hipler en Spicilegium Copernicanum.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]