Teréz Karikó
Teréz Karikó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de marto 1932 en Budapeŝto |
Morto | 8-an de novembro 2021 (89-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (1956–1960) |
Familio | |
Edz(in)o | Tamás Breitner (en) |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Teréz Karikó, laŭ hungarlingve kutima nomordo Karikó Teréz estis hungara operkantisto, (koloratursoprano).
Teréz Karikó [1] naskiĝis la 31-an de marto 1932 en Budapeŝto kaj mortis la 8-a de novembro 2021.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Teréz Karikó akiris diplomon en Muzikakademio Franz Liszt en 1960, kie ŝi lernis ĉefe de Andor Lendvai. Ŝi plulernis ankaŭ en Romo helpe de stipendio. Post siaj studoj ŝi debutis en Nacia Teatro (Szeged) kun grandaj sukcesoj. Ŝi kantadis operojn en la teatro ĝis 1987, sed kelkfoje ŝi estis aŭdebla ankaŭ en Budapeŝta Ŝtata Operejo kaj Teatro Erkel. Inter 1974 kaj 1979 ŝi estis ankaŭ solisto de kantogrupo, kun kiu ŝi faris turneojn eksterlande. En 1974 ŝi kantadis en UNO. Ŝi ankaŭ instruis 6 jarojn en muzika altlernejo en Szeged. Ŝi ricevis premiojn inter 1965-2016, krome ŝi ricevis la titolon "eterna membro de Teatro Szeged".
El ŝia repertuaro
[redakti | redakti fonton]- Giacomo Puccini:
- Gianni Schicchi - Nella
- La Bohème - Musette
- Giuseppe Verdi:
- La Traviata - Annina
- Nabucco - Abigel
- Otelo - Desdemona
- Makbeto - Lady Macbeth
- Aida - titolrolo; ĉefpastrino
- Wolfgang Amadeus Mozart: Die Zauberflöte - unua korteganino
- Ludwig van Beethoven: Fidelio - Leonora
- Georges Bizet: Carmen - Micaela
- Werner Egk: Peer Gynt - Ingrid
- Richard Wagner: Tannhäuser - Elizabeta
- diversaj oratorioj
- pluraj kantoj, eĉ popolkantoj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio kun foto