Blonay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tercier)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Blonay (stacidomo).
Blonay
Blazono de Blonay
Blazono de Blonay
Blazono de Blonay
Kastelo de Blonay
Kastelo de Blonay
Kastelo de Blonay
komunumo en Svislando • loĝloko
Kantono Vaŭdo
Distrikto Riviera-Pays-d'Enhaut
Koordinatoj  46° 27′ 55″ N 6° 53′ 41″ O / 46.46528 °N, 6.89472 °O / 46.46528; 6.89472 (mapo)Koordinatoj: 46° 27′ 55″ N 6° 53′ 41″ O / 46.46528 °N, 6.89472 °O / 46.46528; 6.89472 (mapo)
Areo 16,09 km²
Alteco 618 m super marnivelo
Poŝtkodo 1807
Komunumkodo 5881
Mapo de Blonay
Mapo de Blonay
Mapo de Blonay
vdr

Blonay estas komunumo en la distrikto Riviera-Pays-d’Enhaut en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 5985 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Blonay situas inter Vevey kaj Montreux proksimume 3 kilometrojn norde de la Lago Lemano sur la suda deklivo de la Vaŭdaj Alpoj sur la sudokcidenta flanko de la montoj Pléiades. La komunumo konsistas el la vilaĝo Blonay kun la kvartaloj Tercier kaj Cojonnex, kaj la vilaĝetoj Tusinge, Les Chevalleyres, Ondallaz kaj Lally, kaj diversaj izolitaj bienoj kaj alpopaŝtejoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 16,09 km², de kiuj 42,8% estas kovritaj de arbaro, 35,9% servas por agrikulturo kaj 18,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Blonay limas en nordokcidento kaj nordo al Saint-Légier-La Chiésaz, en nordnordoriento al Châtel-Saint-Denis (FR), en nordoriento al Haut-Intyamon (FR), en sudo al Montreux, kaj en sudokcidento al La Tour-de-Peilz.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Blonay pasas kantona vojo, kiu okcidente nomiĝas Route de Saint Légier kaj okcidente Route le Brent konektante la komunumon al la kantona ĉefvojo n-ro 9. En sudo al svisa aŭtovojo A9 kondukas laŭlonge de la komunumlimo; al ĝi ekzistas alveturejoj nordokcidente apud Vevey kaj sudoriente apud Montreux.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Blonay datiĝas el la jaro 861 kiel Blodennaco. Dum mezepoko Blonay apartenis al la samnoma senjorujo, al kiu fine de la 12-a jarcento apartenis ankaŭ la teritorioj de Saint-Légier-La Chiésaz, Corsier kaj Vevey. Post plurfoja divido la restinta senjorujo estis en la jaro 1750 vendita al Emanuel Franz Rudolf de Graffenried. La meza kaj supera jurisdikcio ĝis la Helveta Revolucio de 1798 apartenis al la Senjoroj de Blonay. En la jaro 1806 Jean-Rodolphe-Frédéric de Blonay reaĉetis la familian prakastelon en Blonay, kiu ĝis hodiaŭ restis en la posedo de la familio.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]