Teresa Mañé Miravet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teresa Mañé Miravet
Persona informo
Naskonomo Teresa Mañé Miravet
Aliaj nomoj Soledad Gustavo
Naskiĝo 29-an de novembro 1865 (1865-11-29)
en Cubelles
Morto 5-an de februaro 1939 (1939-02-05) (73-jaraĝa)
en Perpinjano
Lingvoj katalunahispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Edz(in)o Joan Montseny
Infano Federica Montseny
Okupo
Okupo pedagogo • eldonisto • verkistoĵurnalisto • redaktisto
Verkoj La Revista Blanca
vdr

Teresa MAÑÉ MIRAVET (Barcelono, 29-a de novembro 1865Perpinjano, 5-a de februaro 1939) estis instruistino, redaktistino kaj verkistino sub la pseŭdonimo Soledad Gustavo.[1] Edziĝinta al Juan Montseny (kaŝnomo Federico Urales), ŝi estis la patrino de Federica Montseny.[2][3]

Kvankam ŝi naskiĝis en Cubelles, en Barcelono, ŝi kreskis en Vilanova i la Geltrú, en la sino de ekonomie bonhava familio, posedanto de konata gastejo en la urbo. Ligita en sia junaĝo al la Federalisma Demokrata Centro (katalune: Centre Democràtic Federalista), en 1887 ŝi fondis kun ĝia helpo laikan lernejon en Vilanova i la Geltrú kaj jarojn poste alian lernejon en Reus. Membro de la Konfederacio de Laikaj Instruistoj (katalune: Confederació de Mestres Laics) de Katalunio, ŝi studis Instruadon kaj antaŭenigis edukan agadon, jarojn antaŭ ol Francisco Ferrer Guardia per sia Moderna Lernejo, komencis siajn agadojn en la sama direkto. Teresa Mañé kunlaboris samtempe en la loka gazeto El Vendaval, de federacia respublika tendenco, ankaŭ komencante kunlabori kun la gazeto El Productor, kie ŝi komencis sian kontakton kun anarkiismo. Tie ŝi renkontis Juan Montseny Carret kaj aliajn gravajn plumojn de hispana anarkiismo kiel Anselmo Lorenzo, Fernando TarridaJosep Llunas, redaktoro de la gazeto La Tramontana.[1]

En 1889 li partoprenis en la Dua Socialisma Konkurso okazinta en Barcelono, kie ŝi prezentis sian tekston Libera amo.[4] En 1891 ŝi edziniĝis civile al Juan Montseny Carret, daŭrigante sian literaturan kaj pedagogian laboron.

Post la atako kontraŭ la Kristokorpa Procesio en Barcelono en 1896 kaj la subpremo kiu sekvis la Montjuïc-proceson pro la okazaĵoj, Teresa Mañé kaj Joan Montseny estis ekzilitaj. La paro alvenis en Londonon en 1897, kie ŝi laboris kiel brodisto, kvankam ili revenis al Hispanio nur jaron poste, ekloĝante en Madrido. En 1898 ŝi fondis La Revista Blanca, kies direktorino ŝi estis kaj en kiu ŝi ankaŭ partoprenis per opiniaj artikoloj sub la pseŭdonimo Soledad Gustavo kaj tradukante artikolojn de anarkiismaj aŭtoroj el la angla kaj franca. Juan Montseny ankaŭ diligente kunlaboris en ĉi tiu revuo. Ĉi tiu unua periodo de La Revista Blanca etendiĝis ĝis 1905.

En 1905 naskiĝis ilia filino Federica Montseny Mañé. Baldaŭ post kiam ili forlasis Madridon kaj ekloĝis en Cerdanyola del Vallès, en Barcelono, de kie ili daŭre aktive partoprenis ĉiujn okazaĵojn de la sekvaj jaroj: la Tragika Semajno de Barcelono kaj la ekzekuto de sia amiko Francisco Ferrer Guardia en 1909, la fondo de la CNT en 1910, la Unua Mondmilito (1914-1918), la diktatoreco de Primo de Rivera (1923-1930), la fondo de la Iberia Anarkiisma Federacio en 1927, la Dua Hispana Respubliko (1931-1939), la militista puĉo kaj la Hispana Enlanda Milito (1936-1939).

Inter 1925 kaj 1936, la familio revenis por eldoni La Revista Blanca, nun zorge de Joan kaj Federica Montseny. En ĉi tiu dua periodo el la revuo, Teresa Mañé limigis sin al kunlaborado per teoriaj kaj historiaj artikoloj, dum kiu tempo ŝi amikiĝis kun la anarkiisma historiisto Max Nettlau, kiu ankaŭ kunlaboris en la revuo.

Fine de la Hispana Enlanda Milito ŝi ekziliĝis al Francio kaj ŝi mortis la 5-an de februaro 1939 en Perpinjano eĉ antaŭ la fino de la milito.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 . Teresa Mañé, la “madre de las mujeres libres” (hispane) (2018-07-02). Alirita 2021-05-04.
  2. 2,0 2,1 Teresa Mañé, figura clau de l’anarquisme i del feminisme catalans (katalune). Alirita 2021-05-04.
  3. Teresa Mañé i Miravet | enciclopèdia.cat. Alirita 2021-05-04.
  4. PDF, Anarquismo en. Teresa Mañé, la abuela de las “Mujeres Libres” (es-ES) (2016-02-01). Alirita 2021-05-04.