Teresa Rosell i Capdevila
Aspekto
| Teresa Rosell i Capdevila | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Teresa Rosell i Capdevila |
| Naskiĝo | 6-an de februaro 1872 en Vilanova i la Geltrú |
| Morto | 20-an de junio 1954 (82-jaraĝa) |
| Lingvoj | Esperanto • hispana • kataluna |
| Ŝtataneco | Hispanio |
| Familio | |
| Frat(in)o | Eulàlia Rosell i Capdevila |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto instruisto de la kataluna lingvo |
Teresa ROSELL I CAPDEVILA (1872-1954). Kataluna element-lerneja instruistino kaj esperantisto. Sekretariino de la Esperanto-grupo de Vilanova i la Geltrú, en kiu ŝi instruadis laŭlonge de 30 jaroj Esperanton kaj la katalunan, ĝis la venko de la faŝisma armeo en la enlanda milito (1936-1939), kiu senigis ŝin de ŝia laboro kaj puŝis ŝin en mizeron. Aŭtoro de ĉiusemajna “Esperanta Fako” en Diario de Villanueva y Geltrú en la jaro 1910. Ŝi estis fratino de Eulàlia Rosell i Capdevila.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Kataluna Esperantisto n-ro 333. Januaro-Marto 2005.[rompita ligilo]
- Kongreslibro de Kataluna Esperanto-Asocio. Amposta, 2006. p. 2 Arkivigite je 2018-03-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Kronologio de la Esperanto-movado en Vilanova i la Geltrú Arkivigite je 2010-09-26 per la retarkivo Wayback Machine (en la kataluna)

