Terry Adkins

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Terry Adkins
Persona informo
Naskiĝo 9-an de majo 1953 (1953-05-09)
en Vaŝingtono
Morto 8-an de februaro 2014 (2014-02-08) (60-jara)
en Broklino
Mortokialo kora malsufiĉo
Loĝloko Filadelfio
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Kentukio • Fisk University • Ilinojsa Ŝtata Universitato
Okupo
Okupo artistoskulptisto • videoartisto • fotisto • ludartisto • muzikisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Terry Roger Adkins (naskiĝis la 9-an de majo 1953 en Vaŝingtono, mortis la 8-an de februaro 2014 en Broklino, Novjorko) estis usona artisto.[1][2] Skulptisto kaj saksofonisto, li estis Profesoro de Belartoj ĉe la Fasonada Lernejo de la Universitato de Pensilvanio,[3] kaj en siaj instalaĵoj kombinis skulptadon kaj muzikon.

Li diplomiĝis de Fisk University (Universitato Fisk) kun Scienca Bakalaŭra diplomo, de Ilinojsa Ŝtata Universitato kun dilomo Mastro de Sciencoj, kaj de Kentukia Universitato kun diplomo Mastro de Belartoj. Li estris la Lone Wolf Recital Corps (Soleca Lupo Recitalo-Korpuso), kiu premieris verkojn ĉe la Institute of Contemporary Arts (Instituto de Nuntempaj Artoj) en Londono, ĉe Rote Fabrik (Ruĝa Fabriko) en Zuriko, ĉe New World Symphony (Nov-Monda Simfonio) en Miamio, ĉe la Muzeo de Moderna Arto de Novjorko kaj ĉe Institute of Contemporary Art (Instituto de Nuntempa Arto) en Filadelfio.[4]

Adkins mortis pro kora malsufiĉo en Broklino, Novjorko en februaro 2014, li havis 60 jarojn.[5]

  1. Salon 94 profile.
  2. Artist's Biographies. Driskellcenter.umd.edu. Alirita 2012-07-09.
  3. PennDesign | Terry Adkins. Design.upenn.edu. Alirita 2012-07-09.
  4. Charles Gaines/Terry Adkins Collaborative. NewMuseum.org (2009-08-06). Alirita 2012-07-09.
  5. http://www.nytimes.com/2014/02/23/arts/terry-adkins-composer-of-art-sculptor-of-music-dies-at-60.html?_r=0