Théo Hernandez
| Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Lucas Hernández. |
| Théo Hernandez | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Théo Bernard François Hernandez |
| Naskiĝo | 6-an de oktobro 1997 (29-jaraĝa) en Marsejlo |
| Lingvoj | franca |
| Ŝtataneco | Francio |
| Familio | |
| Patro | Jean-François Hernández |
| Frat(in)o | Lucas Hernández |
| Okupo | |
| Okupo |
|
Théo Hernandez (naskiĝis la 6-an de oktobro 1997 en Marsejlo) estas franca futbalisto.
Ekde la jaro 2021 li estas membro de la franca nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li interalie kunkonkuris en la Futbala Mondpokalo 2022 en Kataro kaj en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2024 en Germanio, kie la franca teamo duonfinale malvenkis kontraŭ la hispana teamo kaj akiris la trian lokon. En somero 2026 li ankaŭ partoprenas kadre de la nacia teamo en la Futbala Mondpokalo 2026 en Usono, Meksiko kaj Kanado. Krome li ekde julio 2025 apartenas al la unua vira teamo de la klubo Al Hilal SFC, post inter alie ses antaŭaj jaroj de 2019 ĝis 2025en la itala klubo AC Milan kaj antaŭ tio du jaroj de 2017 ĝis 2019 en la hispana klubo Real Madrid.
Lia je 18 monatoj pli aĝa frato Lucas Hernandez jam ekde 2018 same estas membro de la franca nacia teamo de futbalo. En la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2024 en Germanio partoprenis nur Theo en la nacia teamo, sed krome intertempe la du fratoj jam havis abundan nombron da matĉoj, en kiuj ili kune futbalis en la teamo, ne nur kadre de la Futbala Mondpokalo 2022 kaj de la Futbala Mondpokalo 2026.

| ||||||
| ||||||
| ||||||

