The China Study

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The China Study
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro T. Colin Campbell, Thomas M. Campbell
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato januaro 2005
Eldonejo BenBella Books
Ĝenro nefikcio
vdr

The China Study (La Ĉina Studo) estas libro de T. Colin Campbell, Jacob Gould Schurman profesoro emerito pri Nutra Biokemio en la Universitato Cornell, kaj lia filo Thomas M. Campbell II, kuracisto. Ĝi unue estis publikigita en Usono en januaro 2005 kaj vendis pli ol unu milionon da ekzempleroj en oktobro 2013, igante ĝin unu el la plej bone venditaj usonaj libroj pri nutrado.

La Ĉina Studo ekzamenas la ligon inter la konsumado de bestaj produktoj (inkluzive de laktaĵoj) kaj kronikaj malsanoj kiel koronaria malsano, diabeto, mamkancero , prostata kancero kaj intestokancero. La aŭtoroj konkludas, ke homoj, kiuj manĝas plejparte vegane kaj kun nerafinitaj protuktoj, evitante bestajn produktojn kiel ĉefa fonto de nutrado, inkluzive de bovaĵo, porkaĵo, kokaĵo, fiŝaĵo, ovoj, fromaĝo kaj lakto, kaj reduktante sian konsumadon de pretigitaj manĝaĵoj kaj rafinitaj karbonhidratoj, eskapos, malpliigos aŭ inversigos la disvolviĝon de multaj malsanoj. Ili skribas, ke "manĝi nutraĵojn, kiuj enhavas kolesterolon super 0 mg estas malsanaj".

La libro rekomendas sunan ekspozicion aŭ dietajn suplementojn por konservi taŭgajn nivelojn de vitamino D, kaj suplementojn de vitamino B12 en kazo de kompleta evito de bestaj produktoj. Ĝi kritikas malalt-karbajn dietojn, kiel la dieto Atkins, kiu inkluzivas limojn al la procento de kalorioj derivitaj de karbonhidratoj. studante manierojn de nutrado kaj la interagojn inter nutraĵoj.

La libro baziĝas sur la Ĉina-Cornell-Oksforda Projekto, 20-jara studo - priskribita de The New York Times kiel "la Granda Premio de Epidemiologio" - realigita de la Ĉina Akademio de Preventa Medicino, Universitato Cornell, kaj la Universitato de Oksfordo. T. Colin Campbell estis unu el la direktoroj de la studo. Ĝi rigardis mortoprocentaĵojn pro kancero kaj aliaj kronikaj malsanoj de 1973-1975 en 65 distriktoj en Ĉinio; la datumoj estis rilatigitaj kun dietaj enketoj kaj sango de 100 homoj en ĉiu distrikto en 1983-1984. La esploroj estis faritaj en tiuj distriktoj ĉar ili havis genetike similajn loĝantarojn, kiuj dum generacioj havis vivon kaj manĝon sammaniere en la sama loko. La studo konkludis, ke distriktoj kun alta konsumado de best-bazitaj manĝaĵoj en 1983-1984 pli verŝajne havis pli altajn mortprocentojn pro "okcidentaj" malsanoj ekde 1973-1975, dum la malo estis vera por distriktoj kiuj manĝis pli da plantdevenaj manĝaĵoj